协会动态

Salutmesaĝo de Ĉina Fremdlingva Eldona Buroo al la 67-a Kong

发布日期:2015-05-17 15:52
发布时间:2015-05-17 13:32 来源:协会秘书处 

Estimata prezidanto de ĈEL Chen Haosu

Estimataj esperantistoj-amikoj kaj niaj gastoj, saluton!

“Diversaj floroj floras en la tuta jaro, ni ilin spektas en la urbo Kunming ” Ni ĝojas kolektiĝi por kongresi en la bela “printempa urbo Kunming”, en la nomo de la Ĉina Fremdlingva Eldona Buroo nun mi esprimas mian varman gratulon al la du kongresoj kaj varman bonvenon al ĉiuj kongresanoj! Aparte mian elkoran dankon al la divers-nivelaj registaroj de Yun’nan-provinco kaj Kunming-urbo kaj la sociaj organizoj pro iliaj subteno kaj helpo al la kongresoj!

Ĉina Fremdlingva Eldona Buroo havas sian 65-jaran historion kaj estas sinteza internacia plurmedia organizo pere de libra kaj gazeta eldonado, radio, interreto, teoria studado k.c. kaj funkcias pere de siaj laboroj en pli ol 100 landoj aŭ regionoj tra la tuta mondo. ĈEL lak EPĈ sub nia Buroo uzas kaj disvastigas Esperanton en siaj laboroj pere de eldonado de E-libroj, interreto k.a. kaj aktive aranĝas kaj organizas diversajn en- kaj ekster-landajn kulturajn interŝanĝojn kaj kongresojn, kaj laŭ la epoka bezono ili briligas la ĉinan E-movadon kun nova viv-forto, penas por disvastigi la internacian E-movadon, interkomprenigi homojn kun homoj kaj interlerni homoj de homoj, igi kunlaborojn inter internaciaj E-organizoj aŭ rondoj pere de siaj klopodoj.

Antaŭ 9 jaroj, Ĉina Esperanto-Ligo kaj Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio kune gastigis la 58-an Kongreson de IFEF en Ŝanhajo. Multaj el vi nun havas freŝan memoron pri tio, ĉu ne? Hodiaŭ ni revidiĝas en Kunming, Yun’nan-provinco, Ĉinio jam vivas en la “ekspresa fervoja epoko”, kaj la grandega reto de ekspresa fervoja vivo jam kovras preskaŭ nian tutan landon kaj sin sternas eksterlanden pli kaj pli. Ni esperas spesrti la novajn informojn kaj sukcesojn kune kun diverslandaj esperantistoj pere de sciointerŝanĝo kaj kunlaboro, koni Yun’nan-provincon kun pli ol 2000-jara historio kiel antikvan internacian trairejon kaj nunan gravan  pasejon sur la “suda silko-vojo” en la venonta nova projekto por ekspres-fervoja konstruado, sciiĝi pri la sindediĉa spirito de lokaj esperantistoj por Esperanto-afero.

Kunming estas okazig-loko por la 1-a Ĉina Kongreso de Esperanto kaj post 30 jaroj, nun por la 11-a Ĉina Kongreso de Esperanto kaj plie por la 67-a Kongeso de IFEF. Paralela okazigo de la du kongresoj havas neordinaran signifon, kaj ĝi certe povos prograsigi ĉinan Esperanto-movadon en la internacia interŝanĝo.

Estimataj, mi gratulas viajn du kongresojn, bondeziras al vi grandajn sukcesojn en amikeca profundigo kaj amika kunlaboro! Krom E-programeroj, ĝuu multkoloran moralan vivon kaj belajn naturajn pejzaĵojn en Yun’nan-provinco, hejmenrevenu kun kontenta rememoro!

Bonan farton kaj ĉion perfektan al vi!

Dankon!

责任编辑:柴晶晶
分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.