协会动态

Okazis la 3-a jarkunveno de la Ekonomia Forumo por Esperanto

发布日期:2013-07-15 16:23
  发布时间:2013-07-15 11:48 来源:协会秘书处

Posttagmeze de la 12-a de julio okazis en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, la 3-a jarkunveno de la Ekonomia Forumo por Esperanto (EFE). Ĝi estis ankaŭ la inaŭguro de la Kunveno pri Nub-sistema Industria Disvolviĝo. La jarkunveno estas subtenita de la Nub-sistema Centro pri Ŝtata Datuma Eldonado kaj aŭspiciita de la Nub-sistema Centro Quyun. Al la kunveno ĉeestis reprezentantoj de la aŭspiciantoj, senditoj de koncernaj entreprenoj, delegitoj de esperantistoj el diversaj lokoj kaj gvidantoj kaj raportistoj de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj Ĉina Radio Internacia (ĈRI).

Sinjorino Wang Shanshan, reprezentanto de ĈRI, prezentis kelkajn videojn por klarigi al la ĉeestantaj komercistoj, precipe al tiuj kiuj ne scias pri Esperanto, kio estas Esperanto, kaj konigis al esperantistoj novajn programerojn de ĈRI.

Sinjorino Zhao Jun, vicĉefredaktoro de la redakcio de EPĈ kaj konstanta komitatano de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), faris salutparolon. En la parolo ŝi rememoris pri la intimaj kunlaboroj inter EPĈ kaj koncernaj unioj de la Interna Mongolio en la pasinta jaro, dankis pro subtenadoj al la Esperanta movado faritaj de la aŭspiciantoj (la menciita Nub-sistema Centro Qiyun ĝuste situas en la urbo Baotou de la Interna Mongolio) kaj esperis sukcesan kunligiĝon de Esperanto kaj nub-sistemo pro iliaj similaj esencoj – unuigi la tutan mondon.

Sinjoro Xu Guihong, honora estro de la Esperanto-Asocio de Baotou-a Ŝtala Grupo, faris parolon. Li konigis al ĉiuj la grandiozan entreprenon Baotou-a Ŝtata Grupo kaj klarigis la aplikon de la konkretaj teknikoj de la nub-sistemo en la produktado de la entrepreno.

Sinjorino Wang Fang, direktoro de la Esperanta Sekcio de ĈRI, raportis pri la kunlaboroj inter ĈRI kaj alilandaj retejoj en la surreta alŝutado kaj dividado por disaŭdigo, vidigo kaj elsendado de Esperantaj programeroj per komputila teknologio. Ŝi speciale menciis, ke en la estonteco oni faros sendratan disvastigon al la mobiloj pri Esperantaj videaĵoj kaj muzikaĵoj, tio postulos pli altnivelan telematikon kiu koncernas la nub-sistemon.
                                                                                   
  
 责任编辑:柴晶晶
分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.