协会动态

La 102a UNIVERSALA-KONGRESO

发布日期:2017-07-21 14:40
  发布时间:2017-07-21 13:38 来源:协会秘书处

22-29.7. 2017

La duan fojon la UK okazas en Suda Koreio en ties ĉefurbo Seulo. La prestiĝa evento disvolviĝis fine de julio en Hankuk Fremdlingva Universitato. Kolektiĝis 1174 geesperantistoj el 61 landoj de ĉiuj mondopartoj allogataj de la azia kulturo. Novuloj spertis esperantistan etoson kaj ĝuis interesajn momentojn en amika rondo.

En la ĉirkaŭaĵo de la Universitato flirtis E-flagoj anoncantaj la eventon. Koreaj samideanoj produktis amason da belegaj afiŝoj kaj banderoloj por diversaj Esperanto-okazaĵoj.Dum la daŭro de la kongreso ili konstante kaj pasie laboris por nia bonfarto.

La inaŭgurtago bonvenigis nin pluve. Tamen tio ne malhelpis entuziasman renkonton kun malnovaj kaj novaj geamikoj. En la enirhalo la kongresanoj povis admiri kelkajn ekspoziciojn: fotoj el pasintaj kongresoj, pri L.L.Zamenhof, pri Esperanto kaj admirinde belaj estis ventumiloj. Eblis sin vesti kaj fotiĝi en reĝaj kostumoj.

La kongreso konsistis el la kutimaj programeroj de movada foiro, kleriga lundo, tago de lernado, merkredaj tuttagaj ekskursoj, junulara programo, komitata forumo, strategio kaj kunsidoj, traktado de la kongresa temo, kiu ĉi-foje estis: "Turismo kaj evoluo: Vojoj al daŭripovo".

Okazis IKU-AIS sesioj, lingvaj kursoj kaj KER ekzamenoj, kunvenoj de diversaj asocioj, SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado), LIBE (Ligo Internaciaj de Blindaj Esperantistoj), IKUE-KELI, (kristanaj organizoj) ISAE (sciencistoj) IKEF (komercistoj), IEJA (juristoj), TEĴA (ĵurnalistoj), IREK (komunistoj), TADEN (nefumantoj) kaj aliaj.

Kunvenis ankaŭ legantoj de Esperanto, ateistoj, Akademio de Esperanto, Afrika-, Oomoto- kajŬonbulismomovadoj. Okazis multaj aliaj interesaj programeroj, inter kiuj pluraj prelegoj pri Koreio, Aŭtoraj duonhoroj, Oratora kaj Belartaj konkursoj,Aŭkciado. Ne mankis komuna fotado, urba akcepto, bankedo kaj kongresa balo, kiun animis la litova grupo Asorti. Ĉi-foje ne okazis strikta kontrolo ĉe enirpordoj al la diversaj okazaĵoj. Ankaŭ neniu estis priŝtelita laŭ mia scio. La kongresanoj povis manĝi je modestaj prezoj en studenta manĝejo.

Enkondukiĝis nova programero Korea Kulturĉambro, kie ni povis gustumi korean teon, mem ornami ventumilojn per sekigitaj floretoj, lerni danci kaj sekvi prezentojn de korea folklorkulturo.

Ekster la programo okazis Internacia Pontkunveno en la Parlamentejo pri la Unuiĝo de la korea Duoninsulo, kiun ĉeestis 130 personoj el 21 landoj.

Estis elektitaj du Honoraj membroj de UEA kaj disdonataj diplomoj pro elstaraj agadoj, Oratora kaj Belartaj konkursoj, premio Deguĉi, atestiloj pro 50- kaj 40- jaraj membriĝoj en UEA. Estis eldonita poŝtmarko kun portreto de L.L. Zamenhof kaj serio da belaj bildkartoj.

Kongresa Kuriero "La Kandellumo verda" anoncis ĉiujn novaĵojn, ŝanĝojn en la programo, impresojn de partoprenantoj, en la listo aperis novaliĝintoj ktp. Kiel ĉiam, ampleksa estis la libroservo.

Gaja surstrata manifestacio kun tamburado sin direktis al loko, kie okazis la futbalmatĉo, en kiu unuafoje gajnis la esperantista teamo je granda ĝojo de ni ĉiuj.

Pluraj ĉiutagaj ekskursoj ebligis konatigi nin kun la naturo de Koreio, kiu konsistas el maro, montoj, riveroj, kampoj, vilaĝoj, urboj kaj urbegoj, palacoj, ĝardenoj, temploj kaj aliaj diversaj kulturaĵoj de jarmila historio.

Dum vesperaj kulturaj programeroj prezentis koncertojn Kajto, Asorti, Ĵomartkaj Nataŝa, Eruda Li kaj Maju. La teatraĵon "El la vivo de insektoj", prezentis la ĉeĥa ensemblo DOMA. La trupo Espera Mondo prezentis koreajn tradiciajn artojn. Dum la Nacia vespero prezentiĝis la simfonia orkestro Arirang kaj ni povis spekti diversajn admirindajn programerojn. Ankaŭ la Internacia Arta kaj Azia vesperoj estis mirindaj.

En la fermo de la UniversalaKongreso ni eksciis pri la venontaj kongresurboj.En la jaro 2019 la kongreso okazos en Lahti, Finnlando kaj en 2020 en Montrealo, Kanado. La venontjara UK disvolviĝos en Portugalio,en ĝia ĉefurbo Lisbono de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto.

Bonetosa estis la fermo de la kongreso al kiu kontribuis la nederlanda grupo Kajto. Laste prezentiĝis infanoj el la Infana Kongreseto, kiuj venis saluti nin en rekorde granda nombro.

Ĉiuj, kiuj povis partopreni la ĉi-jarajn kongresojn en Koreio devas senti sin feliĉaj. Koreaj sindonemaj kaj laboremaj samideanoj ne sensiluziigis nin pri la pasintjare promesita grandioza kongreso kun surprizoj. Ni plene ĝuis ilian gastamon en amikeca harmonio.

Liba Gabalda
                                                                                   
  
 责任编辑:柴晶晶
分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.