La 40-a Komuna Seminario
la 28a-29a de decembro 2022, interrete
logo_6
 
La 40-a Komuna Seminario inter ĉina, japana, korea kaj vjetnama junularoj
2
La 40-a Komuna Seminario (KS) okazos interrete en la 28-a kaj la 29-a de decembro 2022. La temo estas "Azia Komunumo en Junula Vidpunkto". KS 2022 estas organizata de Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (junulara sekcio de Ĉina Esperanto-Ligo) kaj Zaozhuang Universitato.

Programo (en UTC+8)

28. dec. 2022 (merkredo)
18: 00-19: 00   Inaŭguro           
19: 10-20: 30   Junulara Forumo           
20: 40-21: 40   Prezento kaj diskuto pri junulara movado 

29. dec. 2022 (ĵaŭdo) 
17: 00-17: 30   Kion mi lernis faranta amikojn de alia kulturo? 
17: 30-18: 00   Paŭzo kun filmetoj                
18: 00-19: 00   Paroliga kurseto por komencanto
19: 10-20: 00   Prezentado de la Foto-Konkurso        
20: 10-21: 00   Fermo
21: 00-            Libera babilado
          



La pandemio malhelpas internacian vojaĝon, sed ne memorojn kaj malkovrojn!

Dum KS 2022 okazos foto-konkurso kun la temo Mia Rakonto pri Ĉinio. Ni esperas, ke homoj povas malkovri la mirindajn momentojn en la vivo kaj la mirindan mondon en la lenso en sia ĉiutaga vivo. Ni bonvenigas ĉiujn kontribuojn! 

Vi povas sendi: 
- Fotojn pri via vojaĝo/studo/laboro en Ĉinio 
- Fotojn pri via amiko rilate al Ĉinio 
- Fotojn pri elemento aŭ via inspiro rilate al Ĉinio 
Vi povas kontribui maksimume 3 fotojn. 

Sendu la materialon al redaktoro_de_chel@163.com kaj nomu vian mesaĝon per "Foto-konkurso+nomo".
La limdato por sendi viajn fotojn estas la 10-a de decembro 2022.

Regularo de la foto-konkurso:
Ĉiuj rajtas kandidatiĝi, sendepende de aĝo, lando aŭ partopreneco de KS.

Sendu fotojn faritajn de vi mem, pli bone sen redaktado, kun klarigo aŭ rakonto de la foto, ekzemple la enhavo, inspiro, personajn sentojn de la foto, ktp., maksimume 300 vortoj. 

La fotoj ne devas enhavi perforton, pornografion, malobservon de privateco de aliaj homoj kaj malobservon de koncernaj naciaj leĝoj kaj regularoj.

ĈEL rajtas uzi la fotojn por ajnaj neprofitcelaj celoj kiel presado kaj disvastigo.
Kandidatoj sendas la fotojn, signifas ke ili obeas la regularon de ĉi tiu foto-konkurso.

Ni bonŝance ricevis subvencion kaj preparas donacojn por premiitoj de la konkurso:
La unua premio (1 homo): €200 + libroj
La dua premio (2 homoj): €100 + libroj
La tria premio (5 homoj): €50 + libroj
Kelkaj memorpremioj: libroj