专业委员会

Informoj pri la epidemio "nov-kron-virusa pneŭmono" en Ĉinio

发布日期:2020-01-31 14:30
  发布时间:2020-01-31 12:31 来源:协会秘书处

Ekde decembro 2019, en Wuhan, ĉefurbo de Hubei-Provinco, aperis multaj kazoj de virus-pneŭmono.

En la 7-a de januaro 2020, laboratorio sukcese elekzamenis unu novan kron-viruson kaj eldetektis ĝian totalan genaran sekvencon, kaj en la 10-a de januaro, la specialist-grupo organizata de la ĉina registaro diagnozis tra ekzameno kaj analizo de dekoj da kazoj en klinikoj, kaj konfirmis 41 pacientojn atakitajn de “nov-kron-virusa pneŭmono”.

En la 12-a de januaro, la Monda Sana Organizo (MSO) oficiale determinis tiun viruson kiel “nova kron-viruso 2019-nCoV”.

Dume, de la 12-a de januaro ĝis la 20-a de januaro, aperis dekoj da definitivaj kazoj ĉiutage, kaj tiam miloj kaj miloj da civitanoj ekforlasis Wuhan, tio serioze akcelis kontaĝon kaj disvastiĝon de la epidemio tra la tuta lando.

Ĝis la 28-a de januaro, oni oficiale informis 5 974 definitivajn kazojn de tiu virus-pneŭmono kaj 9 239 suspektato-pacientojn.

Kuracistoj en klinikoj en la urbo Wuhan heroe batalis kontraŭ tiu epidemio en tre malfacilaj kondiĉoj, kaj nun kelkaj miloj da kuracistoj el la tuta lando kun kontraŭepidemiaj materialoj alvenas Wuhan kaj kune kun la lokaj batalas kontraŭ la epidemio.

2019年12月以来,湖北武汉出现多例病毒性肺炎,2020年1月7日一种新型冠状病毒在实验室检出,并检测出其全部基因组序列,1月10日国家组织的专家组通过对几十例临床病例检查分析,诊断41例为“新型冠状病毒肺炎” 。1月12日,世界卫生组织正式命名该病毒为“新型冠状病毒肺炎2019-nCoV”。

从1月12日至20日,每天出现确诊病例几十例,成千上万的武汉市民出城逃离,这加速了疫情传播。

截止1月28日,据官方报道,已出现5974例确诊病例和9239例疑似病例。

武汉一线的医务人员在十分艰苦的环境条件同疫病英勇搏击,如今来自全国数千名医务人员带着阻击疫病的物质驰援武汉,与他们并肩作战。

1. La epidemiologiaj karakteroj de la “nov-kron-virusa pneŭmono” kaj iliaj evoluaj tendencoj

    La epidemiologio de tiu “nov-kron-virusa pneŭmono” konsistas el kontaĝa resurso (origino), patogeno, kontaĝa kanalo, kontaĝebla homamaso , latenta periodo, klinika simptomo (indiko), mort-procento, disvastiĝ-rapideco ktp...

1. “新型冠状病毒肺炎”流行病学特点及其发展趋势

“新型冠状病毒肺炎”流行病学情况包括传染源、病原体、传播途径、临床症状、感染人群、潜伏期、病死率,传播速度等。

1.1. Kontaĝa resurso

Nuna publike aprobata aserto: la epidemia (kontaĝa) resurso de la “nov-kron-virusa pneŭmono” venas el sovaĝaj animaloj.

Plej multaj specialistoj opinias: ĝi venas el vespertiliono;

Iuj konjektas: el lutreolo;

Aliaj sugestas: el genoto.

Kompreneble, estas ankaŭ aliaj supozoj.

1.1、传染源

  目前专家公认的“新型冠状病毒肺炎”的传染源是野生动物!

多数专家意见:蝙蝠;有些专家:水貂;有些专家:麝猫,等等。

当然,还有其他猜测。

1.2. Patogeno

Patogeno de la “nov-kron-virusa pneŭmono” estas la “nova kron-viruso2019-nCoV”. 

Tamen kompare kun la viruso de SARS, la nova kron-viruso havas ĉ. 70-80% da samaj RNA moduloj en genaroj.

1.2、病原体

“新型冠状病毒肺炎”的病原体就是”新型冠状病毒2019-nCoV”。他不同于SARS病毒,但两者在基因组核糖核酸模块方面有85%的相同。

3. Kontaĝa kanalo

La nova kron-viruso kontaĝis homon ekde la sovaĝaj animaloj, kaj plue kontaĝas homon rekte el homo. (sovaĝanimal-al-homaj kontaĝoj kaj plue hom-al-homaj kontaĝoj).

En hom-al-homaj kontaĝoj, la nova kron-viruso atakas tra spir-kanalo aŭ kontaktado, tio estas jam konfirmita.

Medicin-specialistoj en Ĉinio nun estas serĉantaj koncernajn datumojn por esplori kaj trovi aliajn eblajn kontaĝajn kanalojn. Do, porti maskon estas unu efika prevent-rimedo kontraŭ tiu malsano.

La medicinistoj kuracantaj aŭ savantaj pacientojn en klinikoj, nepre portas maskojn, travidebl-okul-protektilojn, gantojn kaj hermetikajn robojn ktp… Tamen kvankam per tiaj striktaj protektoj, ankaŭ pli ol dek medicinistoj ĉe patientoj estis atakitaj de tiu viruso. La konkreta kaŭzo estas esplorinda kaj tio impresas nin per iuj okultecoj.

1.3、传播途径

“新型冠状病毒肺炎”的传播途径始于野生动物,而后一步人传人.

在人传人的过程中,已确认呼吸道是人传人的传播途径。还有没有其他传播途径,专家们还在寻找相关数据。因此,戴口罩是目前有效防范措施之一

 在临床救治患者的医务人员必须戴口罩、护目镜、手套、密封的外罩。然而,即便如此严密,仍有十余名临床医务人员染病。具体原因值得探究,使人感到玄乎。

1.4. Kontaĝeblaj homamasoj 

Eblas ke ĉiu homo estas atakita de tiu viruso.

El nekomplete kolektitaj datumoj, la kontaĝeblaj homamasoj aĝas 6-89 jarojn. Malplejparto da malsanuloj havas la aĝon de malpli ol 10 jaroj aŭ pli ol 80 jaroj.

La datumoj pri la aĝoj sugestas ke la plej multaj kontaĝitaj homamasoj povis facile kaj aktive iri aŭ movi.

El la datumo de la urbo Wuhan, la seriozaj kaj danĝeraj kazoj de tiu malsano plejparte (70%) estis maljunuloj en la aĝo de pli ol 60 jaroj.

Ĝenerale la viraj malsanuloj estas pli multaj ol la virinaj.

1.4、感染人群

 据不完全信息统计,被感染人群从6岁到89岁,10岁以下,80岁以上的患者系绝少数。年龄的数据提示我们绝大多数感染者系能自主活动的人群;来自武汉市的数据显示危重病人大多数(70% )是年龄在60岁以上的老年人。男性患者多于女性。
 
1.5. Latenta periodo

La latenta periodo de la “nov-kron-virusa pneŭmono” estas 3-7 tagoj, malpli ol 14, pli longa ol tiu de SARS.

La latenta periodo de SARS estas 2-7 tagoj.

Pli longa latenta periodo havas malavantaĝojn por efika prevento kaj ĝustatempa diagnozo de la malsano.

La kunportantoj de la viruso en latenta periodo estas malfacile eltrovitaj, ke ili povas libere migri ĉien, disvastigante la viruson kaj kontaĝante pli multajn sanajn homojn.

Do, el la vidpunktoj de la tempo kaj spaco, la kontaĝaj potenco kaj rapideco de la virus-kunportantoj (en latenta periodo) estas oble pli multaj ol tiuj de SARS, tio signifas ke en la venontaj tagoj, la kontaĝatoj de tiu viruso plimultiĝos, kio peze ŝarĝos kaj eĉ misfunkciigos la medicin-servajn sistemojn de la epidemiaj zonoj kaj ili urĝe bezonas eleksterajn helpojn.

Aliflanke, kiam ĉiuj civitanoj ekkonscias seriozecon de la epidemio, kaj ekpreventas kontraŭ ĝi kaj ekprotektas sin, ili certe elĉerpas provent-materialojn kontraŭ tiu epidemio preskaŭ en ĉiuj urboj, kaj nun al multaj urboj mankas rilataj materialoj en marketoj, kiel masko (N95), disinfektaĵoj, kia medicina alkoholo forta je 75% ktp.), tio plue elvokos eblan maltrankvilecon…

La medicin-servaj sistemoj en la epidemiaj zonoj urĝe bezonas helpojn kaj asistojn.

Kompreneble, oni bezonas tempo-procesojn, kuracistoj en klinikoj bezonas tempon por mastrumi efikajn metodojn por diagnozi kaj kuraci tiun malsanon, medicin-sciencistoj bezonas tempon por eltrovi efikajn kemiaĵojn por diagnozi kaj nuligi la viruson, la tuta socio bezonas tempon por fokuse rimarki ĝin kaj tutenergie ekagi kontraŭ ĝi.

Tio estas niaj elspezendaj pagoj.

Tiuj temp-procesoj ju pli mallongaj estos, niaj damaĝoj kaj mizeroj des pli malgrandaj estos.

1.5、潜伏期

“新型冠状病毒肺炎”的潜伏期为3-7天,不超过14天,潜伏期比SARS长,SARS潜伏期为2-7天。

较长的潜伏期给该疾病的有效预防、及时诊断带来不利影响。处于潜伏期的病毒携带者难于发现,他们可以四处自由游走,传播病毒,感染更多健康人。

从时间空间看,“新型冠状病毒”的传染速度与能力比SARS高出许多倍,者意味着病毒感染者将与日俱增,这将对疫区的医疗服务体系带来沉重负担,甚至将被压垮,他们急需外援。

在另一方面,随着广大市民意识到该疫病的严重性,他们将开始预防、防范,这将使几乎所有城市的防疫物质耗费殆尽,目前许多城市短缺各种相关物品,如 N95口罩, 各种消毒剂 (75%酒精等), 这将进一步增加人们的不安……

让临床医务人员掌握有效诊断与治疗该疫病的方法需要时日,让医学科学家寻找、发现有效的药物用于诊断与治疗需要时日,让整个社会关注它,全力以赴应对它需要时日。

这是我们应付出的代价。

这个过程越短,我们遭受的创伤与苦难就越少。

1.6. Klinikaj simptomoj

Klinikaj simptomoj de la “nov-kron-virusa pneŭmono” montriĝas ĉefe per febro, laciĝo, sek-tusado kaj iom-post-iome malfacila spirado;

Klinikaj simptomoj de seriozaj malsanuloj ĉefe per akuta aflikt-spirada sindromo, sepsa ŝoko, malfacil-renormigebla metabola acidozo kaj sang-koaguliĝa misfunkcio.

Parto da malsanuloj en la komenca periodo suferas de mildaj simptomoj, iam sen febro.

1.6、临床表现

  “新型冠状病毒肺炎”的临床表现主要为:发热、乏力,呼吸道症状以干咳为主,并逐渐出现呼吸困难;严重者表现为急性呼吸窘迫综合征、脓毒症休克、难以纠正的代谢性酸中毒和出凝血功能障碍;部分患者起病症状轻微,可无发热。

1.7. Morta procento

El oficialaj datumoj, en la 28-a de januaro, la definitivaj kazoj (definitive diagnozitaj kazoj) resume estis 5 974, kaj la nombro de la mortintoj -- 132. Do, la morta procento estis 2.20%, kiu estas malproksime malgranda ol tiu de SARS (10%).

Tiamaniere medicin-specialistoj povas inferenci, ke tokseco de la “nova kron-viruso” estas malpli forta ol tiu de SARS.
Tamen la oficialaj datumoj montras, ke la 26-an de januaro en Hubei-Provinco, la definitivaj kazoj (definitive diagnozitaj kazoj) resume estis 1 052, kaj la nombro de la mortintoj -- 52. Do, la morta procento estis 4.94%, kio eble rilatas intime al la jenaj faktoroj.

En la komenca periodo, oni preskaŭ ne konis tiun “novan kron-viruson”, kaj la diagnozado kaj kuracado je ĝi estis malfacile ekzaktaj kaj efikaj.

La lokaj medicinaj kondiĉoj kaj rimedoj (Hubei-Provinco) havis siajn restriktojn en la kvalito kaj kvanto. Nuntempe multaj taŭgaj medicinistoj el la tuta lando kolektiĝas tie, kio certigos resaniĝon de la malsanuloj.

La resanig-proporcio en Hubei-Provinco malsuperas la mortint-proporcion: 87:125 (el la oficialaj informoj en la 29-a).

Tamen en la zonoj ekster Hubei-Provinco, la resanig-proporcio multe superas la mortint-proporcion: 25:7 (el la oficialaj informoj en la 29-a).

1. 7、死亡率

从官方数据看, 1月28日确诊病例4316,死亡106例 ,死亡率 :2.45%, 远低于SARS死亡率:10%。医学科学家们由此可以推论新型冠状病毒的毒性低于SARS病毒。

但是根据官方数据,1月26日湖北省确诊病例1052,死亡52,死亡率:4.49%, 这可能与下列因素有关:在初期人们不了解“新型冠状病毒”,不能精准有效诊断与治疗;(湖北)地方医疗条件和手段无论在质或量上都是有限的,当然随着来自全国的优秀医务人员齐聚武汉,患者的治愈率必将提升。

在湖北地区的治愈率低于其死亡率:87:125(来自29日官方数据)

在湖北之外地区的治愈率远远高于其死亡率:25:7 (来自29日官方数据)。

1.8. Disvastiĝa rapideco

La disvastiĝa rapideco de la “nov-kron-virusa pneŭmono” nun akceliĝas.

De la 12-a ĝis la 20-a de januaro, la definitivaj kazoj (definitive diagnozitaj kazoj) estis resume 256, kaj malpli ol 30 kazoj en ĉiu tago (meznombre).

De la 21-a ĝis la 28-a de januaro, la definitivaj kazoj (definitive diagnozitaj kazoj) estis resume 4 316 , kaj pli ol 500 kazoj en ĉiu tago (meznombre).

La kruta kresko de tiuj nombroj sugestas, ke la jenaj faktoroj ludas ĉefan rolon.

La “nov-kron-virusa pneŭmono” havas pli longan latentan periodon.

En la latenta periodo, la “nova kron-viruso” ankoraŭ restas en pli forta kontaĝeco.

En la komenca periodo, la simptomoj de la malsanulo estas iam mildaj, aŭ similaj al tiuj de la ordinara malvarmumo.

En la komenca periodo, la malsanuloj suferantaj de tiu viruso estis ne ĝustatempe diagnozataj, kuracataj, nek efike izolataj.

Nuntempe, multaj provincoj plenumas la jenajn fortajn rimedojn: medicine kontroli vojaĝantojn por kribri suspektatojn, redukti kaj restrikti migradon de popolanoj kaj tiel plu, tio povos efike redukti kontaĝ-disvastiĝon en la venontaj tagoj.

Tamen en la kuranta semajno kaj eĉ en pli longa tempo, eblos ke kazoj de tiu malsano probable torentos al ni.

Krome, la suspektatoj de tiu malsano oble plimultiĝas ol tiuj de la definitivaj kazoj.

Tiu serioza situacio donos grandan premon ege pezan al la sociaj resursoj, medicin-servaj sistemoj kaj al la psiko de popolanoj.

1.8、传播速度

目前“新型冠状病毒肺炎”的传播在加速。

1月12日—1月20日,在此期间的确诊病例256,平均每天不到30例;1月21日—1月28日,在此期间的确诊病例4316,每天超过500例.数字的激增可能与下列因素有关:

新型冠状病毒有较长的潜伏期;

潜伏期的病毒仍有传染性;

初期病人的症状有时轻微或类似于普通感冒;

初期的病人没有得到及时的诊断与治疗,没有得到有效的隔离.

目前许多省市已经采取了有力措施对旅行人员医学检查以筛查疑似者,减少或限制人们的流动,这将有效减少疫病未来的传播,但是在本周或更长的时间里感染病例的急剧增加还将是大概率事件。

此外,该疫病的疑似人员要比确诊人数多得多。

这样严峻的形势将会对社会资源、医疗服务体系和人们的心理带来沉重的压力。

2. Agado de la registaro

La ĉina registaro venigis la plej bonajn epidemiologiistojn, virusologiistojn, medicinistojn de MM kaj TĈM ktp en Ĉinio al la epidemia urbo Wuhan por surkampe kaj profunde enketi, esplori kaj studi pri la ecoj kaj trajtoj de la malsano, pri metodoj kaj rimedoj efikaj por kontraŭi al la epidemio.

Multaj eminentaj laboratorioj kaj esplor-institutoj estas klopodantaj por studi, eltrovi kaj inventi novajn efikajn kemiaĵojn por diagnozi kaj kuraci tiun malsanon.

Multaj hospitaloj de la lando organizas medicin-specialistajn grupojn kaj establas akcept-kuracajn departementojn por ĝustatempe akcepti malsanulojn kaj ilin kuraci.

En multaj hospitaloj, elstaraj medicinistoj de TĈM partoprenas en kuracado de la malsano kune kun medicinistoj de MM (moderna medicino), aplikante TĈM-ajn teoriojn pri la epidemio kaj spertojn postlasitajn de antaŭuloj.

En Ditan-Hospitalo de Pekino, la medicinistoj de TĈM partoprenis en kuracado farita en la 13-a de januaro kaj akiris tiel bonajn rezultojn, ke unu malsanulo atakita de la “nov-kron-virusa pneŭmono” resaniĝis kaj jam elhospitaliĝis en la 24-a de januaro. Resaniĝis kaj elhospitaliĝis en la 25-a de januaro ankaŭ alia malsanulo kuracata de MM kaj TĈM en Ditan-Hospitalo de Pekio.

Speciale organizita de la ĉina registaro, estro de la Pekina Hospitalo de Tradicia Ĉina Medicino, profesoro Liu Qingquan kaj aliaj ses specialistoj de TĈM venis al la urbo Wuhan, observis kaj diagnozis pli ol 60 malsanulojn (kun kelkaj seriozaj kazoj) en klinikoj. Ili esploris la malsanajn kaŭzojn, karakterojn, malsan-lokojn, patologiajn mekanismojn kaj iliajn evoluojn, primare formante kuracajn protokolojn.

Krome, multaj provincoj praktikas “la unua-gradan reagon al la grava kaj subita publika evento”, plenumante la plej severan regadon super preventado kaj kuracado de tiu epidemio el diversaj soci-tavoloj.

3. Bazaj preventaj metodoj por ordinaruloj

Eviti kontaktojn kun suspektatoj, speciale kun iliaj sekreciaĵoj aŭ ekskreciaĵoj, kiel la salivo, larmo, ŝvito, ternaĵo, urino kaj fekaĵo ktp., kiuj estos perantoj transigantaj virusojn.

Regule porti maskon por eviti kontaĝon tra spir-kanalo.

Nuligi amasecan manĝadon por eviti eblan kontaĝon tra digest-kanalo.

Estas jam trovite, ke la “nova kron-viruso” ne povas eltoleri eteron, etanolon fortan je 75%, klorid-disinfektaĵojn, temperaturojn de pli ol 56 Celsiaj gradoj dum 30 minutoj, do oni povas disinfekti la “novan kron-viruson” per la supre menciitaj metodoj.

La supre menciitaj datumoj, informoj kaj opinioj devenis el tiamaj kaj kolektitaj enket-, esplor- kaj analiz-rezultoj de medicinaj specialistoj en Ĉinio.

La epidemio estas evoluanta kaj la medicina esplorado proksimiĝas iom-post-iom al la veraĵo.
Do tiu artikolo funkcias nur kiel ia referenco.

La Medicina komitato de ĈEL
2020-1-29
  
 责任编辑:柴晶晶
分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.