协会动态
+ 查看更多
Distanco malproksima sed koro proksima+ 查看更多
Distanco malproksima sed koro proksima
+ 查看更多
发布日期:2014-07-29 16:41
发布时间:2014-07-29 15:27 来源:协会秘书处
de Jiang Limin
Por chinoj Argentino estas lando plej malproksima. Ekzistas 25000 kilometroj inter Chinio kaj Argentino. Post longa kaj energhioelcherpita vojagho kun pli ol 30 horoj ni, delegacioj el China Internacia Eldona Grupo kaj ChEL, flugis al Bonaero, chefurbo de Argentino kaj atingis je 10:00 en 26-a de julio.
De flughaveno al la hotelo nia auto trapasis longvan shoseon, kies ambauflankoj trovighas domoj kun diversaj formoj kaj koloroj kaj , pere de tiuj ni sentas pensesprimon de argentinanoj. En julio en norda terglobo estas somero sed en la suda tute male. La vetero en Bonaero similas al tiu de Shanhajo. En vintro Bonaero neniam neghas, tamen ni ankorauh sentas iom malvarme. En malvarmeco ni klopodis serchi konatajn aferojn: renkontigho kun Esperantistoj en Panamericano-hotelo.
En la jaro 1954 UNESKO okazigis konferencon akcepti UEA, kiu starigas oficialajn rilatojn kun UN kaj UNESKO. La evento signifas, ke Esperanto eniris en novan periodon kaj poste Esperanto gajnis grandan disvolvighon tra la mondo. Imageble UEA originale esperis, ke la 99-a UK okazus en Montevideo, chefurbo de Urugvajo, sed bedaurinde Urugvaja E-Ligo ne havas sufiche da kapabloj organizi la UK. Fine UEA prenis Bonaeron kiel alia elekto. Sed jhus antau la 99-a UK okazis la 46-a ILEI-konferenco en Montevideo. Ech s-ro José Alberto Mujica Cordano, urugvaja prezidanto kaj UNESKO respektive sendis la salutvortojn al la renkontigho. Iuj esperantistoj vizitis la sidejon, kie la gvidantoj de UNESKO sankciis akcepti de UEA proponojn, kiuj baldauh estis lanchita kiel la oficiala . Dum la demarshoj por la atingo s-ro Ivo Lapena kontribuis sian energion al la evento. Ekde tiam ni ekmemoris la nomon, s-ro Ivo Lapena, patro de moderna internacia E-movado. Lau lia spuro E-movado antauen iras ghis nun.
(1) Preparado por la 99-a UK
En 1889 Esperanto unuafoje estis kunportitaj al Argentino. Iuj judoj el Europo ekinstruis Esperanton al la lokanoj. En la 20-30-a jaroj de la lastaj jarcentoj la ekonomio de Argentino komencis eniri brilan epokon, tiam pli kaj pli da europanoj atingis Argentinon kaj Esperanto sinsekve funkciis tre rapide kaj bone. Post la dua mondmilito s-ro Tibor Sekjle, fama esperantisto en la mondo, vojaghis en Argentino kaj geedzighis kun argentina fraulino. Nun iliaj posteuloj ankorau vivas en Argentino.
En Argentino Esperanto chefe disvolvighas en rondo de intelektuloj, inter kiuj ni povas renkonti verkistojn, redaktorojn kaj instruistojn, kompreneble gejunuloj amantajn lingvludojn. Lau diskonigo de s-ro Jorge, prezidanto de AEL, LKK-anoj konsistas el pli ol 18 esperantistoj argentinaj, kiuj respondecas respektive pri instrudado, kaso, cheftemo, junularo, sporta aktivado, la artvespero, materialo. Aktive ili kunlaboras kun UEA-oficistoj por plenumi chiujn taskojn kvankam mankas al ili kapoj.
(2) Por nia cheftasko
Por la china registaro la Universala Kongreso estas unu el plej bonaj eventoj disvastigi sian figuron. En la lastaj jaroj ni jam organizis kelkfojajn programojn, ekz. ekspozicioj, artvespero.
Chifoje ni, delegacioj el China Internacia Eldona Grupo, El Popola Chinio, la informa oficejo de la pekina registaro, Zaozhuang-universitato kaj Pekina Sociscienca Federacio, celas okazigi fotoekspozicion kun “la Charma Pekino”. Sed bedaurinde antau nia flugo al la 99-a UK malbonaj informoj aperis, ke niaj varoj pri la fotoj kaj E-libroj ne sukcese trapasis la doganejon pro kompleksaj demarshoj de argentina doganejo kaj longtempa striko. Saghece ni preparis la kopiitajn fotajhojn kovritajn en nian valizon kaj ilin sukcese kunportis al Argentino.
Malsame kun antauaj UK-oj argentina LKK arangis 3 hotelojn por disigi E-kunsidejojn, chefe en Panamericano-hotelo, alie en Novotel-hotelo kaj Colon-hotelo. Sub la entuziasma helpo de s-ro Jorge ni antauluis 2 salonojn en la Colon-hotelo, kiu tuj apudas che la chefkunsidejo kaj dume bretojn por fotoj. Posttagmeze ni komune beligis la salonojn lau nia antauarangho. Je 17:00 chio en ordo.
(3) Vigla foiro
Vespere en la 26-a de julio UEA aranghis la foiron en Novtelo-hotelo, je 600 metroj distance de la chefkunsidejo. La foiro anstatauigis la interkonan vesperon. En la granda salono oni starigis tablojn por varbi membrojn, disdoni afishojn pri E-renkontigho au vendi Esperantajhojn.
Tie ni vidis esperantistojn el diversaj landoj. S-ro Lee Junkee kaj Lee Yongqiu, gvidante korean E-grupon, starigis longan tablon por diskonigi sian celon: inviti la 102-a UK al Fusan de Koreio. Laudire iu granda koreia kompanio finance subtenis ilian viziton al la 99-a UK. S-ro Lee Yongqiu kiel fama erudicio kaj fakulo pri china lingvo havas bonan rilaton kun korea registaro. Sed lau alia informo s-ro Mark Fette, prezidanto de UEA, ankau prezentis sian volon: inviti la 102-an UK-on al Montrela de Kanado. Fakte UK jam pli kaj pli farighis bona evento por urbo
(4) La solena inauguro de la 99-a UK
La inauguro por la 99-a UK estis aranghita en Teatro Metropolitano, kiu situas kontrauflanke de la Novtelo-hotelo. Chifoje la cheestantoj devis uzi specialajn bileton kun kontraufalsa signo trapasante la pordegon de la teatro.
Je 10:00 la inauguron enkondukis s-ro Mark Fettes, UEA-prezidanto, bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la podianojn kaj honorajn gastojn, inter kiuj estis s-ro Fang Zhenghui, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, la ambasadoroj de Ukrainio kaj Korea Respubliko, kultura ataŝeo de Svislando. Alia speciala gasto estis Roselyne Dewilde, praparencino de L.L. Zamenhof, vivanta en Argentino.
Sekvis salutparolo de s-ro Carlo Regazzoni, subsekretario en la urba ministerio pri edukado kaj enlande konata politikisto. Li bonvenigis en Esperanto la kongresanojn kaj, daŭrigante hispane, emfazis la gravecon de Esperanto kaj persisto en la strebado de la esperantistoj por pli justa mondo.
Sian bonvenigan saluton la prezidanto de LKK Jorge Cabrara komencis per danko al sia loka teamo, al UEA pro la decido kongresi unuafoje en Argentino, kaj precipe al la kongresanoj pro la preteco de multaj el ili fari longan vojaĝon.
Poste estrarano de UEA Barbara Pietrzak legis la mesaĝon de L.C. Zaleski-Zamenhof. Li citis la komencon de la kongresa temo "Ĉu la nepoj nin benos?". Dum la nuna UK oni provos trovi respondojn kaj solvojn por certigi daŭripovan estontecon por la homaro. La nepo de Ludoviko Zamenhof serĉis kaj trovis ilin en poemo de sia avo:
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, –
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos.
La vicprezidanto de UEA Stefan MacGill anoncis la decidon de la Komitato elekti la brazilan eldoniston kaj literaturiston Gersi Alfredo Bays kiel Honoran Membron de UEA, kaj legis lian biografieton.
Je tiu punkto la prezidanto petis minuton da stara silento, memore al la mortintoj kaj suferintoj dum la antaŭa jaro, ĉu en militoj, malpacoj, ĉu rezulte de naturaj aŭ aliaj katastrofoj.
Rafael Henrique Zerbetto enkondukis la kongresan temon: "Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco" kaj invitis la kongresanojn al la tri pritemaj kunsidoj, kiuj disvolviĝos sub lia gvido. Li konstatis, ke Ludoviko Zamenhof kreis pli ol lingvon, nome ankaŭ perilon por proksimigi landojn kaj homojn.
Esperantistoj strebas esti pacigantoj kaj protektantoj kontraŭ lingva diskriminacio kaj la formorto de lingvoj -- sed kion ili praktike faras? Ne sufiĉas nur uzi Esperanton por atingi sociajn ŝanĝojn kaj daŭripovecon -- necesas konscia engaĝiĝo kaj aktivaj streboj. Gravas atentigi pri la komunika maljusteco, kiam homoj regantaj la anglan uzas ĝin en internaciaj rondoj, ekskludante tiujn, kiu ne regas ĝin. La celo estu flegi socian kaj ekonomian progreson, sed fari tion kun respondeca zorgo pri la ĉirkaŭa medio.
Fine 56 esperantistoj reprezentantante sian landon unu post aliaj faris mallongajn salutvortojn. S-ro Jiang Limin kiel la china faris tion kaj li diris, ke ekzistas 25000 kilometroj inter Chinio kaj Argentino tamen la koro de esperantistoj tra la mondo chiam proksimighas.
(5) Intervidighu honoraj gastoj
Antaŭ la inauguro, Fang Zhenghui interŝanĝis la opiniojn pri la ĉina E-movado, amikecaj rilatoj inter Ĉinio kaj Argentino kaj interkomunikado de Pekino kaj Bonaero kun Mark Fettes, prezidanto de UEA, Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, Carlos Regazzoni, reprezentanto de la argentina registaro kaj ĝenerala sekretario de la ministerio de edukado de Argentino.
Fang Zhenghui diris, ke la kongreso estas festivalo por la tutmondaj esperantistoj, kiuj intertempe faras interŝanĝojn, konatiĝas kun amikoj kaj dissemas verdajn stelojn. Ĉi-foje ĈIEG, kunlabore kun la Informa Oficejo de la Popola Registaro de Pekino, okazigis la ekspozicion de fotoj kun la temo Ĉarma Pekinoĉe la kongresejo en la celo malfermi la fenestron al diverslandaj esperantistoj por koni pri Pekino kaj sekve pri Ĉinio profitante de ĉi tiu bona ŝanco.
Mark Fettes bonvenigis la ĉinan E-delegacion, alte taksis la E-movadon en Ĉinio kaj interesiĝis pri la programeroj Ĉina Tago kaj la ekspozicio. Carlos Regazzoni diris, ke Ĉinio kaj Argentino havas bonajn interrilatojn dum longa tempo, kaj Pekino kaj Bonaero estas ĝemelaj urboj, oni esperas pluapaŝe pliigi la amikecon kaj multigi kunlaborojn dum la kongresa periodo.
(6) Foto-ekspozicio en Bonaero
La 27an de julio en Bonaero, Argentino, inaŭguriĝis foto-ekspozicio Ĉarma Pekino. En la inaŭguro ĉeestis pli ol cent homoj, inkluzive de Fang Zhenghui, vicdirekto de la Ĉina Internacia Eldoneja Grupo, Jose Antonio Vergara Olavarria, estrarano de UEA, Jorge Enrique Cabrera, prezidanto de la Argentina Esperanto-Ligo, Han Mengtang, kultura konsilanto de la ambasadejo de Ĉinio en Argentino kaj esperantistoj el diversaj landoj.
Fang Zhenghui, vicdirekto de la Ĉina Internacia Eldoneja Grupo, Jose Antonio Vergara Olavarria, estrarano de UEA, Jorge Enrique Cabrera, prezidanto de la Argentina Esperanto-Ligo, Han Mengtang, kultura konsilanto de la ambasadejo de Ĉinio en Argentino, kaj Xiao Junfeng, estro de interligo-sekcio de la Informa Oficejo de la Pekina Municipa Registaro, faris salutparolojn kaj inaŭguris la ekspozicion.
Poste la ĉeestantoj vizitis la ekspozicion. Jorge Enrique Cabrera, prezidanto de la Argentina Esperanto-Ligo, diris, ke Pekino estas tre bela kaj aparte ĉarma, kaj li esperas, ke li havos ŝancon rigardi Ĉinion. Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, diris, ke la rilatoj inter li kaj Esperanto fontas el Pekino, kaj rigardinte la belajn fotojn, li estas skuita de la grandaj ŝanĝiĝoj kaj disvolviĝo en Pekino, kaj deziras denove viziti Pekinon. Multaj esperantistoj petis foliojn por konservado kaj esprimis sian deziron viziti Pekinon.
Ĉinio kaj Argentino longe distancas unu de la alia kaj havas malsamajn kulturojn. Tamen de la jaro 2004, kiam la du landoj establis strategian partnerecon, la duflankaj interrilatoj, precipe la ekonomiaj kaj komercaj interrilatoj impete disvolviĝas. Ĉi-jare estas 10-jariĝo de la strategia partnereco inter la du landoj kaj la 21a datreveno de la internaciaj amikaj urboj de Pekino kaj Bonaero. En la pasintaj 20 jaroj la du urboj havis ampleksajn kunlaborojn kaj komunikadon en ekonomio kaj kulturo. Ankaŭ Bonaero ludis neanstataŭigeblan rolon en internaciigo de Pekino.
La ekspozicio elektis 50 fotojn por tutamplekse montri belajn kulturajn kaj naturajn pejzaĝojn kaj grandajn ŝanĝiĝojn en Pekino kun la celo rekte, figure kaj arte konigi al internaciaj amikoj kaj argentinanoj belan Ĉinion kaj ĉarman Pekinon. La ekspozicio estas okazigita dum la 99a UK por akceli egalan interŝanĝon kaj amikan kunlaboron inter la oriento kaj la okcidento kaj inter malsamaj ŝtatoj kaj malsamaj nacioj pri ideologio, kulturo kaj arto pere de Esperanto kiel aparta platformo.
(7) Ĉina Tago
Posttagmeze de la 27-a de julio laŭ la loka tempo la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) okazigis la agadon Ĉina Tago en la hotelo Colon de Buenos-Ajreso, ĉefurbo de Argentino. Ĝin ĉeestis Han Mengtang, kultura konsilisto de la ambasadorejo de Ĉinio en Argentino, Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, kaj ĉirkaŭ 100 esperantistoj el pli ol 20 landoj.
Dum la agado Fang Zhenghui, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, donis al Osmo Buller la "Premion de Kontribuo al la Esperanta Amikeco". En la nomo de ĈEL Fang dankis lin pro liaj subteno kaj helpo al la ĉina E-movado dum la pasintaj multaj jaroj.
Wang Ruixiang, vicprezidanto de ĈEL kaj ĝia ĝenerala sekretario, konigis al la ĉeestantoj la staton de la ĉina E-movado dum la jaroj 2013 kaj 2014 kaj kunlaborojn de ĈEL en la ekonomia, komerca, eduka, diplomatia kaj aliaj kampoj. Li konigis ankaŭ uzadon de Esperanto en la amaskomunikilo Ipernity fare de la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Esperantan version de la revuo Ĉina Diĝestoen la formo iPado.
Cao Shengqiang, direktoro de la Zaozhuang-a Instituto, konigis la novan progreson de la instituto en konstruado de la Esperanto-Muzeo. Li atendas, ke pli multaj esperantistoj zorgu pri la konstruado de la Esperanto-Muzeo plej granda en Azio. Han Kai, vicprezidanto de la Pekina Federacio pri Soci-sciencaj Rondoj, konigis la grandan Esperantan dokumentan filmon Longa Rivero faritan de la federacio kaj donacis ĝiajn videodiskojn al UEA kaj la Argentina Esperanto-Asocio.
Multaj ĉeestantoj opinias, ke la ĉina E-movado multe progresis kaj aparte ĝojiga estas la konstruado de la Esperanto-Muzeo en Zaozhuang, farado de la Esperanta dokumenta filmo kaj kunfandiĝo de Esperanto kaj novaj amaskomunikiloj. Ili esperas plue intensigi komunikadon kaj interŝanĝon kun ĈEL kaj ĉinaj esperantistoj. Kelkaj esperantistoj demandis pri la planoj de ĈEL pri E-movado dum la venontaj du jaroj kaj prezentis siajn opiniojn kaj proponojn.
(8) La UK en Bonaero–"kongreseto" ne malbona sed retkonekto malbona
La 99-a Universala Kongreso komenciĝis en Bonaero, Argentino. En la nuna reta epoko multaj el tiuj kiuj ne sukcesis fizike ĉeesti, foje rete serĉas informojn pri la irado de la kongreso. Kaj ankaŭ redaktoroj de la Esperantaj amaskomunikiloj.
Libera Folio (http://liberafolio.org/) ankaŭ ĉi-jare petis Jukka Pietiläinen, fakulon pri ĵurnalismo, kiu faris solidan laboron por raporti pri la rejkjavika UK pasintjare (kaj, parenteze, ĉi-jare aperis lia libro Homoj de Putin ĉe la Flandra Esperanto-Ligo). Jam ĉe Libera Folio aperis liaj tri artikoloj pri la UK kun sufiĉe ampleksa enhavo. Ankaŭ El Popola Ĉinio jam reproduktis unu el ili.
"Kongreseto"–kial ne?
Kvankam, kiel en ĉiu UK, la nombro de partoprenantoj certe grandiĝos dum la semajno pro surlokaj aliĝoj, la ĉi-foja kongreso restos sufiĉe malgranda. Jukka prognozas, ke la kongresanaro en Bonaero riskas esti eble la plej malgranda depost 1920 (den Haag, Nederlando, kun 408 aliĝintoj). Pro la malgrandeco de la kongreso la inaŭguro ne povis okazi en la ĉefa kongresa hotelo Panamericano sed en la teatro Metropolitano. Fakte la kongresaj programeroj okazas en tri apartaj lokoj, kiuj tamen distancas unu al alia nur je 600 metroj.
Rekorde malgranda UK en si mem tamen ne estus malbona el la vidpukto de partoprenantoj, ĉar kongreseto kun kelkcent personoj ebligas pli multe da reciproka konatiĝo. En iuj landoj landa kongreso povas havi pli grandan gregon, sed post ĉio nun en Bonaero okazas la "universala": ĉi-jare oni parolas pri 56 landoj reprezentitaj almenaŭ laŭ aliĝoj.
En la kongresejo oni malfacile retumas
Lastatempa novaĵ-mesaĝo de Ret-info (http://www.eventoj.hu/ret-info.htm) citas fejsbukan afiŝon de Johannes Mueller el Germanio, kiu plendas: "En la UEA-kongresejo ne estas retkonekto. Oni sendas retumemulojn al la apuda McDonalds por 'uzi interreton'. Ŝajne UEA ne komprenis, ke interreto ne estas nur por la amuziĝo de la retumemuloj sed ĝi ankaŭ videbligas UK-n al la ekstera mondo. Vere ege embarase. Plej prestiĝa kongresejo de la urbo kaj ne estas retkonekto. Pli bone oni ne povas montri ke UK restis en la 20-a jarcento. Tio nepre ne plu okazu."
Ankaŭ El Popola Ĉinio mem ricevis mesaĝon de alia kongresanino el Japanio, kiu diras: "En la kongresejo ne ĉie oni povas uzi vifion kaj nur 30 minutojn po persono. Pro tio ne eblas multe uzi iPad-on." Ŝia provo sendi al ni fotojn ne bone funkcias, almenaŭ ĝis nun. Tio supozigas, ke la retkonekto ne tre glate funkcias en la kongresejo. Verŝajne kulpas malmodernaj priaj ekipaĵoj de la ejo.
责任编辑:柴晶晶
分享到: