Akordiĝu al nova normala situacio de la ĉina evoluado, marŝu+ 查看更多
Estimataj gesinjoroj,
Ni varme gratulas vin pro la inaŭguriĝo de la11-a Ĉina Kongreso de Esperanto kaj la 67-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en Kunming, ĉefurbo de provinco Yunnan. Nome de la Ĉina Esperanto-Ligo mi esprimas varman bonvenigon al la ĉeestantaj amikoj, precipe al la esperantistoj el diversaj landoj, kaj samtempe esprimas elkoran dankon al la gastigantoj de Kunming de Yunnan pro iliaj penado kaj kontribuo en la preparado de la Kongreso!
La 11-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazas en Kunming, tio havas profundan signifon. Antaŭ 30 jaroj, ĝuste en Kunming okazis la unua Ĉina Kongreso de Esperanto, kiu ludis pozitivan rolon por la releviĝo kaj disvolviĝo de la ĉina Esperanta movado. En la lastaj 30 jaroj nia movado multe progresis, grandnombro da aktivuloj de la Esperanto-movado kreskis, kaj nun ili estas la ĉefa forto por la plua progresado de nia afero. Retrorigardante la atingojn de la Esperanto-movado ni devas danki ilin pro ilia kontribuo kaj persistado.
Kun la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kiel marko, Ĉinio stabile marŝas al la celo de alta civilizacio, kaj seninterrompe gajnas novajn brilajn atingojn. En sia disvolvo Ĉinio eniras en novan normalan situacion, aperas nova fizionomio de prosperiĝo de la ĉina nacio, la lando elmetis novan dispozicion de kvar plenampleksecoj kun ĉinaj trajtoj. Ni vizaĝas al la nova historia ŝanco. Ĉe tiu ĉi ŝlosila punkto de la historia progresado, la ĉina Esperanto-movado devas eniri en la novan situacion kun konstanta progreso. Tio ja estas la grava temo de nia kuranta Esperanta kongreso.
Ni devas intime kaj streĉe atenti la novan situacion, novan taskon kaj novan temon de la evoluado de Ĉinio, profunde analizi la rilatojn inter la Esperanto-movado, ekstera informado de la ŝtato kaj progresado de la socia vivo de la lando. Altigante la lingvan nivelon necesas doni pli da zorgo al la altigo de la civilizacia kvalito, morala nivelo de esperantistoj. Ekspluatante la lingvajn disvastigajn rimedojn kaj kanalojn estas bezonate des pli multe atenti la elektadon kaj prezentadon de la komunikata enhavo. Emfazante la ĉinajn trajtojn, necesas des pli akcenti la disvastigon kaj esprimon de la internaciisma sento. Prezentante la antikvecon kaj brilecon de la tradicio de la ĉinaj urboj, ni devas des pli energie konigi la ĉinajn florantan viglecon kaj freŝan aspekton plenajn de epoka karaktero.
Nun la internaciaj Esperantaj aktivadoj donas tre bonan scenejon al konigado de la ĉina kulturo. Ni aktive diskonigas la ĉinan kulturon eksterlande, informaj oficejoj de diversaj lokoj kaj Esperantaj organizoj de iuj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj kune organizis plurajn inernaciajn kulturajn interfluojn, ĉio ĉi tio formas bonan modelan efikon en- kaj ekster-lande, kaj donas helpon al formiĝo de la nova situacio de plurisma kunvivado, reciproka komunikado kaj kunfandiĝo kaj harmonia disvolviĝo inter la kulturoj orienta kaj okcidenta. Ni esperas, ke la ĉifoja landa Esperanta kongreso kaj la koincida Inernacia Fervojista Esperanto- Konferenco liveros novajn valorajn spertojn kaj akiros novan disvolvon de la Esperanto-movado en internaciaj kulturaj interfluoj.
Ni devas aparte atenti la projekton pri “unu zono kaj unu vojo” prezentitan de la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping. La projekto jam akiras ekstreme pozitivan reeĥon en internacia komunumo, kaj enkorpigas la efikon de la ĝenerala situacio de disvolvo de la ĉina diplomatio. Esperanto, kiel efika ilo antaŭenpuŝi la internacian interkomunikadon povas trovi sian ĝustan lokon en la koncepto “unu zono kaj unu vojo”, tio ne nur liveras novan ŝancon al disvolvo de la Esperanto-movado, sed ankaŭ estas la larĝa scenejo, sur kiu ni povas fari nian kontribuon al la nacia progreso, monda paco kaj prosperiĝo kaj progreso de la tuta homaro. La ĉinaj esperantistoj devas kiel eble klopodi por tio. Ankaŭ la esperantistoj el diversaj landoj povas trovi pli da amikeco kaj gajni pli grandan sukceson en la grandioza strategia projekto.
La nova situacio alvokas al nia pli-ol-centjara Esperanto-movado, ke ni, tenante la idealon kaj la originan intencon de unuiĝo, amikeco, kunlaboro kaj komuna gajno, renkontu la novan printempon de la historio de la homaro.