La 40-a Komuna Seminario
la 28a-29a de decembro 2022, interrete
+ 查看更多
La 40-a Komuna Seminario inter ĉina, japana, korea kaj vjetnama junularoj
+ 查看更多
KS-oj en Ĉinio
Ĝis nun (aprilo 2022) en Ĉinio okazis okfoje Komuna Seminario. La ĉefa kunorganizanto de ĝi estas Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA), kiu fondiĝis en 1993, kaj post du jaroj alvenis la unua KS en Ĉinio. Ekde tiam ĈJEA aliĝis al la teamo de Komuna Seminario kune kun Korea Esperanto-Junularo (KEJ) kaj Japana Esperanto-Junularo (JEJ).
KS 1995
De la 11-a ĝis la 14-a de aŭgusto 1995, la 14-a KS okazis en urbo Tianjin (municipo apud Pekino). Laŭ raporto de ĉina esperantisto Yin Qin (殷秦), pli ol cent homoj partoprenis en la 14-a KS, inter ili 35 koreoj, 10 japanoj kaj pli ol 50 ĉinoj. Esperanto-instruistino el la Petrokemia Lernejo de Yanshan, Liu Yunxia kun lernantoj ĉeestis la KS-on. La kunvenejo estas en Universitato Nankai, unu el la plej fama universitato en Tianjin. La temo de KS 1995 estas Junularo kaj tradicia kulturo. Sub la temo 3 ĉinoj, 2 japanoj kaj 2 koreoj faris mallongan prelegon, interŝanĝi sian opinion pri kulturo. Krom prelegoj, junuloj multe ĝuis la manĝaĵojn kaj vidindaĵojn de Tianjin. Ili vizitis la straton Guwenhuajie (strato de tradicia kulturo) kaj la Akvan Parkon de Tianjin.



KS 1998
De la 24-a ĝis 27-a de julio 1998, la 17-a KS okazis en Pekino, kun temo Esperanto kaj mi. Aliĝis entute 93 homoj, inter ili 23 el Sud-Koreio, 2 el Aŭstralio, 7 el Japanio, 1 el Pollando, pli ol 40 el Ĉinio (1 el Hongkongo). La kunvenejo estas Hotelo Yunxiang.

Komuna foto de la 17-a KS
La organizantoj de ĉijara KS estas Yu Tao, Wang Ruixiang, Xiang Hong, Yin Qin kaj Wang Jianbing. En la malferma ceremonio prezidis Wang Jianbing, li donis salutvortojn de ĈJEA. Sinjoro LEE Jung-kee donis salutvortojn nome de KAEM. Sinjoro Dai Songen, sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo faris mallongan prelegon, aplaŭdis la esperon de azia E-movado kaj kuraĝigis junulojn. Prezidanto de TEJO, Joseph Trong sendis mesaĝon al la KS. En la ceremonio, prezidanto de ĈJEA Yu Tao enkondukis la temon Esperanto kaj mi.
Dum la KS okazis diversaj eventoj, kiel diskutado, prelego, internacia vespero, kurso pri Esperanto kaj la ĉina, kurso pri tradukado de ĉina poemo.
KS 2000
En la 8-a de aŭgusto 2000, la 19-a KS okazis kun la 56-a IJK, en Hongkongo, Ĉinio. La temo estas Tutglobiĝo de Azio, kiel temo de unu programo en la IJK. La kongresejo estas Pak Tam Chung Junulara Vilaĝo.
Anstataŭ la planita gastiganto Korea Esperanto-Junularo (KEJ), Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA) kune kun Honkong-a Junulara Esperanto-Asocio prezidis la 19-an KS. Kunsidis pli ol 60 samideanoj el diversaj partoj de ne nur Azio. Oni antauvidas sukceson de la venontan KS en Koreio.
Junulara Azia Movado (JAM) estas komisiono fondita en 1998 dum la 17-a KS en Pekino por akceli kunlaboron inter aziaj junaj aktivuloj. Venis junuloj el Ĉinio, Japanio, Koreio, Nepalo, Vjetnamio, Mongolio, kaj ankaŭ europaj landoj. Dum la laborkunsido, JAM decidis starti ĉiumonatan interretan gazeton sub la gvido de JAM-kunordiganto Bill Mak, kun la helpoj de KEJ prezidanto Bang kaj ret-specialisto Kim Hiongun.

KS 2003
La 22-a KS okazis inter la 23-a kaj la 25-a de aŭgusto 2003, en urbo Yanji, provinco Jilin, nordorienta Ĉinio. La 22-a KS altiris pli ol 70 esperantistojn el Ĉinio, Koreio, Usono kaj Rusio. Laŭ propono de la Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA) oni elektis "Esperanton kaj interreton" kiel ĝian temon. La partoprenantoj de la seminario ne nur prezentis sialandan movadon sur la reto, sed ankaŭ interŝanĝis utilajn informojn, kiuj liveras novajn pensfadenojn por disvastigo de Esperanto en la nova periodo.

Dume okazis en Yanji ankau la 1-a Internacia Esperanto-turisma Festivalo de Ĉinio. Kiel nova programo ĝi riĉigos E-movadon de Ĉinio kaj fine estis decidita, ke urbo Xi'an gastigos la 2-an Internacian Esperanto-turisman Festivalon de Ĉinio en 2004.
KS 2006
De la 18-aĝis la 21-a de aŭgusto2006, okazis en Pekino la 25-a Komuna Seminario (KS) de Junaj Esperantistoj. Ĝin ĉeestis pli ol 20 esperantistoj el Ĉinio, Koreio kaj Rusio. Sendis salutvortojn la Japana esperantisto Yajima Hiroshi, nome de la Japana Junulara Esperanto-Asocio.


La temo estas "Harmonia Azio". La partoprenantoj esprimis sian malkontenton pri la ĵus vizito de japana ĉefministro Koizumi Junichiro al Yasukuni-sanktejo(kelkaj tagoj antaŭ la KS). Yajima Hiroshi diris: "Kiel hazarde! Japana politikisto denove okazigis problemon. Kaj kiel malfeliĉe!"
La esperantistoj el Ĉinio, Koreio kaj Rusio havis la saman opinion, ke la japanaj esperantistoj estas pacamaj. La aziaj junaj esperantistoj devas plifortigi la kunlaboron kaj la amikecon por konstrui harmonian Azion kaj harmonian mondon.
KS 2009
La 28-a KS okazis de la 26-a ĝis la 28-a de decembro 2009, en urbo Nankino. La KS okazis en Nankina Universitato. En ĝi partoprenis pli ol 40 junaj e-istoj el Ĉinio, Japanio kaj Koreio, kaj aparte du el Vjetnamio. Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA) gastigas la KS-on kun temo “Priokupiĝo por Junuloj en Financa Krizo”. LEE Yongkea, prezidanto de KAEM sendis salutleteron al la KS.

Jiang Limin, prezidanto de ĈJEA prezidis la malferman ceremonion, en kiu delegitoj el la kvar landoj faris paroladon, ili esprimis sian bondeziron kaj honoran saluton al la partoprenantoj kaj konigis ilin pri E-movado de sia lando.

Instruado de Danis, usona e-isto en Nankina Unversitao kiel instruisto de la angla lingvo kaj Esperanto
En la diskutado oni rimarkis, ke la kvar landoj renkontis la saman problemon, tio estas, ke al la junaj organizoj de la kvar landoj mankas junuloj, kiuj povas flue paroli la lingvon, kaj ke la E-aktivado malofte okazas pro monmanko aŭ tempomanko de junuloj, tial la junaj e-istoj ne havas ŝanĉon uzi la lingvon. Tamen kun la disvolviĝo de interreto, eble la problemo estos solvebla, oni povas per ret-babila softvaro paroli kun e-istoj tra la tuta mondo. Jung Eun Kyung el Koreio diris, ke antaŭ du jaroj ŝi eklernis la lingvon kaj hodiaŭ jam povas sufiĉe bone paroli la lingvon. Ŝi ŝuldis tion al Skeype, per kiu ŝi ĉiutage babilis kun e-istoj. Ŝajne la partoprenantoj dividis inter si la ĝojon de E-aktivadoj de aliaj landoj, tute forlasante la diskuton de la ĉeftemo. Tamen estis ĝojinde, ke la renkontiĝo estas organizita por interŝanĝi la informojn de partoprenantaj landoj kaj solvi la problemojn de la disvolviĝo de E-movado.

Kantado de vjetnamaj junulinoj

Lernigo de koreaj junuloj al ĉeestantoj pri moderna danco

Koreaj junuloj, en tradicia ĉina manĉuvirina robo, okulfrapaj en la internacia vespero

Konigo de Isii Nagato, japana e-isto laboranta en Ŝanhajo, al partoprenantoj pri E-kanto de sia lando
La ĉeestantoj interesiĝis pri la aktivado de Vjetnama Junulara Esperanto-Organizo (VJEO). Nguyen Hoangyen, 17-jara prezidantino konigis ilin pri VJEO, kiu fondiĝis en 2008 kaj havas pli ol 70 junulojn. Ĉifojo estas unua fojo por Nguyen kaj por VJEO partopreni en la KS.
Post sia 28-jara disvolviĝo tiam KS jam fariĝis efika renkontiĝo de aziaj junaj e-istoj, pri tio LEE Yongkea, prezidanto de Komisiono de Azia Esperanto-Movado, diris en sia salutletero al la 28-a KS:
“... mi estas duoble ĝoja pro tio, ke en tiu ĉi seminario du junuloj el Vjetnamio partoprenis
En tiu senco, tiu ĉi jara seminario estas festo ne nur por orientaziaj junuloj sed ankaŭ por sudorientazia..”
KS 2013

En la 20-a ĝis la 22-a de decembro 2013, la 32-a KS okazis en Pekino. La temo de KS 2013 estas "Kia maniero estas taŭga por kontaktoj inter la junularoj en Azio". La unua vicprezidanto de ĈEL Guo Xiaoyong, prezidanto de KAEM Wang Ruixiang, vicprezidanto de KAEM Inumaru Fumio, vicprezidanto de TEJO Micheal Boris ĉeestis al la inaŭguro kaj pli ol 60 junuloj el Japanio, Sud-Koreio, Vjetnamio, Italio, Nipolo, Mongolio kaj Ĉinio partoprenis en la Komuna Seminario. La ĉeestantoj diskutos pri kontaktiĝo per la novmedia tekniko. Dum la seminario oni organizis temajn kursojn, lingvan kurson, prezentadon, viziton kaj aliajn programojn por akceli la amikecon.

Sinjoro Guo Xiaoyong
En la inaŭguro sinjoro Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de ĈEL kaj la konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), faris parolon. Li emfazis, ke en Ĉinio Esperanto havas sian trajton, la laboroj de ĈEL same estas parto de la laboroj de ĈIEG, la laboroj estas oficiale subtenataj de la registaro. Tio praktike kaj konkrete helpis la kreskadon kaj disvolviĝon de la ĉina E-movado. Li kuraĝigis la junajn partoprenantoj dirante ke junuloj devas esti la espero kaj persistantoj de la afero de Esperatno. La esperantistoj devas persisti ne nur pri la afero de Esperanto, sed ankaǔ pri bela idealo kaj neŝancelebla kredo, kaj devas persisti pri la aspiro al la bela kaj feliĉa vivo.
Wang Ruixiang, prezidanto de la Komisiono pri Azia E-Movado (KAEM) kaj vicprezidanto de ĈEL, faris mallongan parolon kaj Inumaru Fumio, vicprezidanto de KAEM, laŭtlegis la salutmesaĝon de Lee Jungkee (estrarano de UEA).
Michael Boris Mandirola, faris enhavoriĉan parolon. Li diris, ke la renkontiĝoj estas la plejbona maniero por junuloj ĝui la internacian etoson, por ili konatiĝi kun samideanoj kaj pripensi kunagadojn, sed ne ĉiuj havas la ŝancon ofte iri al tiaj renkontiĝoj. Do gravas trovi aliajn vojojn kaj kanalojn por tio. Li opinias, ke Azio estas aparte kerna kaj grava, ĉar ĝi estas la plej vasta kaj dense loĝata kontinento en la mondo kaj ankaŭ la plej dinamike prosperiĝanta mondoparto. Do la vojo al lingve justa mondo certe iras tra la Orienta Azio -- lingve justa mondo signifas la lingvajn rajtojn pri sia propra denaska lingvo. Tamen lingve justa mondo signifas ankaŭ justan internacian komunikadon kaj tial ekzistas Esperanto por ke oni povu komuniki internacie kaj por ke ne plu estu homoj, landoj kaj popoloj kiuj estas profunde malavantaĝitaj pro la elekto de malneŭtrala internacia komunika lingvo.
Shi Guang, prezidanto de la Ĉina Junulara Esperanta Asocio (ĈJEA), laste parolis nome de la gastiganto de la seminario. Li menciis, ke KS ne nur apartenas al junaj esperantistoj de Ĉinio, Koreio, Japanio kaj Vjetnamio, sed ankaŭ al tiuj de aliaj aziaj landoj ekz. Nepalo, Mongolio, Filipinio kaj tiel plu.

Wang Shanshan, vicprezidanto de ĈJEA, faris enkondukan prelegon kaj prezidis la sekvajn diskutojn.
Juana (Shi Linjuan), lernantino de profesoro Li Weilun, prezentis la E-aj aktivadoj en sia universitato -- la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Ŝi eldiris sian konfuzon (ankaŭ la konfuzo de aliaj ĉinaj E-lernantoj), ke la ĉefa problemo de la E-lernado kuŝas en tio, ke la ĉinaj junuloj ne havas sisteman memlernadon, ili ne povas teni la ekvilibron de la nekonstantaj lernado, kurso kaj malfacia vivtenado.
Ŝia parolo vekis resonon de Suno (Kim Seonwook) el Koreio. Li diris, ke ankaŭ la junularo en sia lando estas ĉirkaŭita de viva premo, kiu kaŭzis al ili portempan retiriĝon -- ili ne povas vidi la efikon de la lingvo. Tamen kiel la plej bona komunikilo Esperanto estas ankoraŭ motivo por la junuloj konatiĝi kaj amikiĝi kun alilandaj samideanoj, ĉar nur junularo allogas junularon.
Oni jam povas akiri la resumon de la diskutadoj: ĉiuj konsentis starigi komunan surretan grupon por la diverslandaj junularoj por ke ili havu liberan spacon lerni, uzi, sinekzerci kaj eble eĉ studi nian lingvon. Sed la konkretaj programoj de retkomunikiloj estas tute malsamaj, tio montras, ke la barilo kontraŭ la tutazia retgrupo venas el teknikoj, sed ne el lingvoj kaj ideoj.

Honoraj gastoj
Posttagmeze de la 21-a de decembro estas pli malstreĉa tempo por libere fari prelegojn, diskutojn kaj montriĝojn. Eble pro tio, ke la ĉeestantoj jam akiris la komunan konsenton, la junaj esperantistoj aŭ kunsidis en la E-kurso okazigita de sinjoro Usui Hiroyuki, aŭ daŭrigis sian prolegon.
Arase Sayuki, el la Japana Esperanto-Junularo (JEJ), prezentis la ŝanĝojn de la membroj de sia asocio. Ili pro partopreno en Esperantaj aktivadoj fariĝis pli aktivemaj kaj volonte sin dediĉis al la afero.
Suno, vicprezidanto de la Korea Esperanto-Junularo (KEJ), klarigis la novan politikon de KEJ. Li donis ekzemplojn pri ĉi-printempa promenado en la tradicia palaco de Seulo kaj menciis la klopodojn faritajn de la membroj.
Flama (Nguyen Thi Phuong), estro de la Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO), klarigis kaj diskonigis pri la 2-a Somera Renkontiĝo okazonta en Hanojo en 2014. Pri tio ŝi diris, ke la vjetnamaj junuloj bonvenigos alilandajn gastojn.
Pradip Ghimire, nepala esperantisto, diris, kvankam al la nepalaj junuloj mankas interreto, libroj kaj ŝancoj por paroli Esperanton, tamen ili persiste lernis la lingvon kaj multe kontribuis al disvolviĝo de la asocio. Ili sukcese okazigis internaciajn himalajajn renkontiĝojn. Oni eĉ enmetos kelkajn programerojn turismajn en la liston por la venonta jaro. Estas atendeble, ke la E-movado pli kaj pli bone kreskos en tiu lando.
Post mallonga ripozo Xiong Shan, el ĈRI, prezentas la programerojn de ĈRI. Michael Boris Mandirola klarigis la laborplanon de TEJO kaj surloke varbis junulojn por aliĝado al la organizo. Li per diversaj ludoj igis ĉeestantojn pli multe sciis la ideon, celon kaj detalajn informojn de TEJO. La multiĝo de la aliĝiloj de la partoprenantoj evidente atestas lian sukeceson.

Amuza vespero estas scenejo por ĉiuj.

Kantado de koreaj junuloj

Korea kantistino kaj japana ludanto
La 22-an de decembro, la partoprenantoj vizitis al la Internacia Profesia Lernejo kaj spektis kaj lernis la tradician kuirarton de Ĉinio.

Silkŝajna spageto

La E-junularo vizitis ekspozicion de la ĉina kaligrafo de sinjoro Zhou Wenzhang
KS 2018
La 36-a Komuna Seminario okazis de la 6-a ĝis la 11-a de marto en la urbo Chongqing, sudokcidenta Ĉinio. Ĉirkaŭ 20 personoj el Sud-Koreio kaj Ĉinio partoprenis en la seminario.

Yuan Ailin, prezidanto de la Chongqing-a Esperanto-Asocio, faris paroladon kun la temo: "La disvolviĝo de la ekonomia zono laŭlonge de la rivero Jangzio laŭ la iniciato 'la Zono kaj Vojo'". Li prezentis la aktivecojn de Chongqing-a Esperanto-Asocio ekde la fondiĝo kaj ankaŭ ĝian estontan planon.

La reprezentanto de Chongqing-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj esprimis subtenon de la organizaĵo al diversaj aranĝoj de Esperanto kaj la disvolviĝo de la lingvo.
Gao Shuyuan, reprezenanto de El Popola Ĉinio kajĈina Esperanto-Ligo prezentis esperantajn aktivecojn en Ĉinio dum la lastaj jaroj kaj esprimis bondezirojn al la KS kaj ankaŭ esperon por la prosperaj aktivecoj de ĉinaj junaj esperantistoj en 2018.
Dum libera diskutado Jastina, instruistino de la Elementa Lernejo Baiyangshujie en la urbo Taiyuan, Shanxi-provinco, norda Ĉinio, prezentis la instruadon de Esperanto en sia lernejo. Pan Zhongwu, juna esperantisto el Guizhou-provinco, sudokcienta Ĉinio, faris paroladon kun la titolo: "Ni fariĝu esperantistoj kun saĝo kaj respondeco" .
Poste oni unue turismis ĉirkaŭ Chongqing kaj poste per plezurŝipo vizitis urbojn laŭlonga de la rivero Jangzio.