协会动态

国际世界语协会发表国际和平日致辞

发布日期:2022-09-21 20:44
2001年9月7日,联合国大会通过55/282号决议,决定自2002年起,将9月21日定为国际和平日。近日,在联合国总部举办了和平钟仪式,联合国秘书长古特雷斯表示,冲突使世界远离共同目标,人类不应在战场上相互争斗,而应团结起来应对当下多方位的挑战,其中包括贫困、饥饿、不平等和种族主义威胁,以及气候变化、生物多样性丧失和新冠疫情等紧迫问题。
En 2001 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) deklaris, ke la 21-a de septembro ĉiujare estu la Internacia Tago de Paco, alvokante diversajn landojn ĉesigi perforton kaj militon, por montri la deziron de la monda paco. Ĉi-jare UN okazigis rilatajn programojn, kaj António Guterres, ĝenerala sekretario de UN, faris prelegon.

今年国际和平日的主题是结束种族歧视,共同创建和平。为此,国际世界语协会特意向联合国发表致辞。中华全国世界语协会将其翻译成中文,以唤醒人们的国际和平意识。
La ĉeftemo de ĉi-jara Internacia Tago de Paco estas "ĉesigu rasismon, konstruu pacon". UEA ankaŭ per Esperanto kaj la angla lingvo faris mesaĝon al UN, kaj ĈEL ĉinigis la mesaĝon.  


MESAĜO DE UEA EN LA INTERNACIA TAGO DE PACO
国际世界语协会国际和平日致辞
(2022年9月21日)

和平是人类伟大的梦想。我们决不能停止大声呼吁,我们需要和平。我们必须向世界各国政府提出这一要求,同样我们也必须在日常生活中切身实践。
Paco, la granda revo de la homaro. Ni ne ĉesu laŭte diri, ke ni bezonas pacon. Tion ni petu al ĉiuj registaroj de la mondo, tion ni  faru en nia ĉiutaga vivo.

世界需要各国政府和冲突各方发表新的和平宣言,表明它们愿意以和平手段去解决冲突和分歧,保护平民,并为人类共同福祉合作。
La mondo bezonas novajn pacajn atestojn de registaroj kaj konfliktantaj partioj, kiuj montras ilian pretecon solvi konfliktojn kaj malakordojn per pacaj rimedoj, protekti civilulojn, kaj kunlabori por la ĝenerala bonfarto de la homaro.

在许多倡议中,我们与联合国一道呼吁在全世界实现停火。现在是共同努力实现和解,创造新的外交途径、帮助弱势群体的时候了。
Inter multaj iniciatoj, ni kune kun  Unuiĝintaj Nacioj alvokas al tutmonda batalhalto. Estas tempo por komuna  klopodo por repacigo, novaj vojoj al  diplomatio, kaj novaj ŝancoj por helpi la plej vundeblajn.

国际世界语协会一直在为和平而努力。世界各地都在使用世界语,为不同社会制度和冲突国家的人们建立友谊和理解。我们与以和平为目标的民间社会组织合作。国家级世界语协会、地方和网络世界语团体、专业世界语组织促成以和平为目标的特别节目和对话,例如,国际世界语合唱团由来自世界各地的世界语者组成,今年将在托洛萨由西班牙的巴斯克政府与联合国教科文组织共同举办的国际和平日庆祝活动中歌唱。
Universala Esperanto-Asocio daŭre kaj insiste laboras por paco. La internacia lingvo Esperanto  estas parolata tra la tuta mondo, kreante amikecon kaj komprenemon inter homoj el diversaj sociaj sistemoj kaj ofte el konfliktantaj landoj. Ni kunlaboras kun civilsociaj organizoj kiuj celas pacon. Niaj landaj asocioj, niaj lokaj kaj rete bazitaj grupoj, niaj profesiaj organizoj aranĝas specialajn programojn kaj interparolojn kiuj celas pacon - ekzemple la Internacia Esperanto-Koruso, kun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo, kiu ĉi-jare kantos en la festado de la Internacia Tago de Paco organizita de la Eŭska Registaro en oficiala partnereco kun Unesko en Tolosa.

我们要铭记,战争的主要原因是一些民族对其他民族的统治,压迫和被压迫群体仍然存在。为此,《联合国宪章》决定,通过宽容、维护国际和平与安全以及促进经济和社会进步,使后代免遭战祸。
Ni ankaŭ memoru, ke la ĉefaj kaŭzoj de militoj estas la regado de unuj gentoj super aliaj, kaj la ekzistado de grupoj premantaj kaj grupoj premataj. Pro tio la popoloj de Unuiĝintaj Nacioj decidis, en sia Ĉarto, savi estontajn generaciojn de la plago de milito, per praktiko de toleremo, konservado de internacia paco kaj sekureco, kaj antaŭenigo de ekonomia kaj socia progreso.

当然,可持续的和平不仅是国家与国家之间的和平,也是人与人之间的和平。正如联合国教科文组织组织法所示,战争始于人们的思想,所以和平必须建立在人们的思想中,建立在人类智慧和道德的坚实基础之上。
Tamen, daŭripova paco estas ne nur paco inter popoloj sed ankaŭ paco inter homoj. Kiel atestas la Konstitucio de Unesko, ĉar milito komenciĝas en la mensoj de homoj, estas en la mensoj de homoj kie oni devas konstrui pacon, sur intelekta kaj morala solidareco de la homaro.

为了促进和平,我们鼓励通过世界语相互理解和了解,培养国家与国家之间、人与人之间的团结和尊重。通过和平的语言,学会建立和平的生活。
Por faciligi pacon, ni instigas, per Esperanto, interkompreniĝon kaj interkonatiĝon, kreskigante sentojn de solidaro kaj estimo inter popoloj kaj inter homoj. Per paciga lingvo ni lernu konstrui  pacigan vivon.


小资料:国际和平日的由来
Deveno de la Internacia Tago de Paco

国际和平日在联合国成立之前就已存在,在指定的某些日子、星期、年份、十年、甚至周年围绕特定主题或话题举办纪念活动。联合国成立之后,通过举办特别的纪念活动,希望激发公众对特定领域的联合国活动和方案的兴趣,提升全球的相关意识和行动力。联合国系统下的各组织和办事处携手各国政府、公共和私营部门、学校、大学以及更广泛的公民,把其打造成为提高人们认识的跳板。
Antaŭ starigo de UN, la Internacia Tago de Paco jam ekzistis, kaj en la difinita tago, semajno, monato aŭ jaro oni okazigis specialajn memorkunvenojn. Organizoj kaj agentejoj sub UN kune kun diverslandaj registaroj, departementoj publikaj kaj privataj, lernejoj, universitatoj kaj civitanoj prenas la tagon kiel ilon por pliigi konojn de homoj pri paco. 

2001年9月7日,联合国大会通过55/282号决议,决定自2002年起,将9月21日定为国际和平日。决议中提到:“宣布此后,国际和平日应成为全球停火和非暴力日,并邀请所有国家和人民在这一天停止敌对行动。”该决议还邀请所有会员国、联合国系统各组织、区域组织和非政府组织以及个人以各种适当方式(包括教育和公众宣传)庆祝国际和平日并同联合国合作实现全球停火。
En la 7-a de septembro 2001, UN adoptis la rezolucion kun la numero 55/282, ke la 21-a de septembro estu la Internacia Tago de Paco.  

中国政府积极参加国际和平日活动

9月21日,中国人民争取和平与裁军协会举办主题为“践行全球安全倡议,维护世界和平稳定”的线上线下相结合活动。
En la 21-a de septembro la Ĉina Popola Asocio por Paco kaj Malarmo organizis ĉi-rilatan kunvenon rete kaj fizike.

中国人民争取和平与裁军协会是中国最大的民间和平组织,其宗旨是致力于增进中国人民同世界各国人民的相互了解、友谊与合作,反对军备竞赛和战争,争取裁军、全面禁止和彻底销毁核武器及其他大规模杀伤性武器,共同维护世界和平,推动构建人类命运共同体。
La asocio estas plej granda civila asocio de Ĉinio por paco, celante akcelon de kompreniĝo, amikeco, kunlaboro inter popoloj, oponon kontraŭ konkuro en armado kaj milito, klopodon al senarmigo, ĉiuflanka malpermeso kaj radikala detruo de nukleaj armiloj kaj aliaj amasdetruaj armiloj. 

该协会长期坚持开展和平宣传教育、环保和扶贫活动,连续多年主办联合国倡导的“国际和平日纪念活动”和“国际科学与和平周”,发起建立国际和平友谊林、和平小学等。
La asocio okazigas multe da aktivadoj, ekzemple, arboplantado por paco, starigo de pac-lernejo ktp.

分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.