协会动态
+ 查看更多
祝贺 | 新中国成立75周年,多国世界语组织和个人发来贺信!+ 查看更多
祝贺 | 新中国成立75周年,多国世界语组织和个人发来贺信!
+ 查看更多
发布日期:2024-10-03 10:00
2024年10月1日,中华人民共和国迎来第75个生日。为此,各国世界语组织和世界语者纷纷发来贺信,表示祝贺!
Renato Corsetti(意大利,国际世界语协会名誉主席):
75年前,中华人民共和国宣告成立,这对于中国人民来说是一件大事,对于世界语者和世界语本身来说也是一件大事。你们可以不相信我,但是请去查阅有关世界语文学发展和东亚世界语运动史的书籍,以确认中国世界语从20世纪50年代以来的飞跃。中国世界语者参加过长征,毛主席参观过他们组织的展览……从那时到现在,中国和世界语在这片土地上又经历了新的长征,终于使中国成为不可忽视的世界强国,使中华全国世界语协会成为国际世界语协会内最活跃的国家协会。在我看来,这对于中国和全国世协来说只是一个开始。
Antaŭ 75 jaroj fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko kaj tio estis granda evento por ĉinoj mem kaj la evoluo de ilia vivo sed ankaŭ por esperantistoj kaj por Esperanto. Ne kredu min, sed konsultu librojn pri la evoluo de la literaturo en Esperanto kaj pri la historio de la movadaj eventoj en Orienta Azio kaj konstatu la saltojn antaŭen de la 1950-aj jaroj. Ne vane ĉinaj esperantistoj partoprenis la longan marŝon kaj aranĝis la faman ekspozicion vizititan de Maŭ. De tiuj tempoj ĝis nun Ĉinujo mem kaj Esperanto en Ĉinujo trairis siaj pliajn longajn marŝojn, kiuj portis Ĉinujon al pozicio de monda potenco-lando neignorebla kaj la Esperanto-movadon al realaĵo de plej aktiva landa asocio de Universala Esperanto-Asocio. Kaj tio, laŭ mi, estas nur la komenco por Ĉinujo kaj ĈEL.
下一个75年,在中国进步的同时,全国世协也应成为世界语走向世界的载体。正如在体育比赛中,更确切地说,在这场“世界历史接力赛”中,中国世界语者需要从欧洲世界语者手中接过接力棒。一百多年来,欧洲世界语者尽其所能,在遍地难题和两次世界大战危机中的20世纪,取得了很多很多成就。他们成功地将世界语带到了全世界。但现在,他们做不到更进一步了。我自己今年在坦桑尼亚参加国际世界语大会时,看到了酒店给客人提供的外国报纸—《中国日报》;我亲眼看到亚的斯亚贝巴为全非洲提供转机服务的机场上有无数中文标识。这告诉你什么?对我来说,这意味着,如果你想把世界语带到南方国家,《中国日报》上的文章比法国《世界报》的文章更有效果。
En la venontaj 75 jaroj samtakte kun la progresoj de Ĉinujo ĈEL devos fariĝi la portanto de Esperanto al la mondo. Kiel en sporta konkurso, pli precize en la stafet-kur-konkurso de la monda historio, ĉinaj esperanitstoj devas transpreni la stafet-bastonon de eŭropaj esperantistoj. Eŭropaj esperantistoj faris tion, kion ili povis dum pli ol cent jaroj. Ili atingis multon malgraŭ la malfacila 20-a jarcento kaj ĝiaj mond-militoj. Ili sukcesis porti Esperanton al la mondo, sed nun ili ne povas fari multon plian. Mi mem vidis ĉi-jare en Tanzanio, kiun fremdan ĵurnalon hoteloj proponas al la klientoj: China Daily; mi mem vidis ke en la interŝang-flughaveno por la tuta Afriko, Adisabebo, ekaperas indikoj en la ĉina lingvo. Ĉu tio diras ion al vi? Al mi ĝi diras, ke, se vi volas porti Esperanton al la sudo de la mondo, artikolo en China Daily estas pli efika ol artikolo en Le Monde.
另一方面,中国政府目前的政策似乎一切都很好。中华全国世界语协会可以在陆上和海上丝绸之路沿线组织一系列世界语者的会议。但为了实现这些,就需要找到这些沿线国家的世界语者,与他们沟通,帮助他们变得强壮。因为赤裸裸的事实是,丝绸之路沿线的世界语运动往往已经停滞或濒临灭亡,除了中国之外没有其他人有这样的条件来帮助他们。
Aliflanke la nuna politiko de la ĉina registaro ŝajnas perfekte al ĈEL kion ĝi devas fari. ĈEL povas aranĝi serion da kunvenoj de esperantistoj laŭ la silkaj vojoj tera kaj mara. Sed por aranĝi tiujn kunvenojn oni devus unue eltrovi ilin, korespondi kun ili, helpi ilin fortiĝi, ĉar la nuda vero estas, ke Esperanto laŭ la silkaj vojoj estas ĝenerale mortinta aŭ mortanta kaj neniu alia krom Ĉinujo estas en kondiĉo helpi ĝin.
所以,我最美好的祝愿是对过去75年的美好祝愿,也是对未来75年的美好祝愿!
Do, miaj bondeziroj estas bndeziroj pro la pasintaj 75 jaroj kaj bondeziroj por la venantaj 75 jaroj!
Ahmad Mamduhi (伊朗,国际世界语教师协会主席):
作为国际世界语教师协会主席,我谨对中华人民共和国成立75周年表示最诚挚的祝贺。这是一个真正令人印象深刻的时刻,可以回顾和欣赏贵国过去几十年取得的卓越成就。
Kiel prezidanto de ILEI, mi, Ahmad Mamduhi, volas esprimi miajn plej sincerajn gratulojn okaze de la 75-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Tiu ĉi grava jubileo estas vere impona momento por pripensi kaj aprezi la rimarkindajn atingojn de via lando dum la pasintaj jardekoj.
世界语作为桥梁在中国与世界其他国家之间建立的友谊与合作对于我们全体世界语者来说非常宝贵。我衷心感谢你们中国世界语者(对友谊)的良好祝愿,并向你们和全体中国人民致以最热烈的美好祝福。
La amikeco kaj kunlaboro, kiujn Esperanto ebligis inter Ĉinio kaj la cetera mondo, estas vere valoraj por ĉiuj ni en la Esperanto-komunumo tra la tuta mondo. Mi profunde dankas pro viaj bondeziroj kaj reciproke sendas miajn plej varmajn bonegajn dezirojn al vi kaj al la tuta ĉina popolo.
世界语在不同文化之间架起桥梁的作用难以做简单形容,而在中华全国世界语协会领导下的中国世界语运动为达到此目标做出的贡献是令人钦佩的。我真诚地希望未来几年能有更多机会通过世界语加深我们的友谊与合作。
La rolo de Esperanto en la konstruado de pontoj inter diversaj kulturoj estas nepriskribebla, kaj la kontribuoj de la ĉina movado sub tute prudenta gvidado de la Ĉina Esperanto-Ligo al tiu celo estas admirindaj. Mi elkore esperas, ke la venontaj jaroj alportos eĉ pli da okazoj por profundigi nian interamikecon kaj kunlaboron tra Esperanto.
我祝愿您们和您们所深爱的国家继续繁荣、和平与幸福。我期待我们继续合作,以促进世界语运动的目标最终实现和世界各地人民之间的相互理解。
Mi deziras al vi kaj al via kara lando daŭripovajn prosperon, pacon kaj feliĉon. Mi antaŭĝojas pro nia daŭra kunlaborado por antaŭenigi la celojn de Esperanto kaj interkomprenon inter popoloj ĉie en la mondo.
Maritza Gutiérrez González(古巴世界语协会主席):
祝中华人民共和国75岁生日,因为它代表着一个平衡与和平的、更加智慧和更加公正的世界。作为一名古巴人,我特别感谢他们对古巴人民的一贯声援。
Ni salutas la 75-an naskiĝtagon de Ĉina Popola Respubliko kiu reprezentas la aspirojn kaj esperon de pli saĝa kaj justa mondo en ekvilibro kaj paco. Kiel kubanino, mi aparte dankas pro ilia konstanta solidareco al mia popolo.
祝您们好运并致以最美好的祝愿!
Sukcesojn kaj bondezirojn!
Chimedtseren Enkhee(国际经贸世界语协会领导成员、蒙古国世界语协会主席):
值此新中国成立75周年之际,我们向你们表示诚挚的祝贺!
Okaze de la 75-jariĝa jubilea datreveno de nova Ĉinio, la Ĉina Popola Respubliko, ni amike gratulas vin!
光明繁荣,幸福安宁,和平共处!
Brilan prosperon, feliĉan kaj pacan kunvivadon!
François Lo Jacomo(法国,世界语学院院士):
在这个重要的节日里,致以诚挚的祝福!
Sincerajn bondezirojn okaze de tiu ĉi grava jubileo!
James Rezende Piton(巴西,国际世协B级执委):
值此中华人民共和国国庆之际,我谨向中国人民致以节日的问候。贵国成功地向世界展示了几千年文化的力量。最重要的是,你们中国人民成功地为你们的同胞创造了更好的生活条件,这应该是每个政治制度的目标。
Mi ŝatus transdoni al la ĉina popolo salutojn okaze de la respublika jubileo. Via lando sukcesis vidigi la forton de via plurmiljara kulturo al la mondo. Ĉefe vi ĉinoj sukcesis porti al sia popolo plibonajn vivkondiĉojn, kio devus esti la celo de ĉiu politika sistemo.
祝光荣的中国更加繁荣,它是伟大的世界大家庭的一部分!
Pluan prosperon al honorinda Ĉinio, kun la konscio, ke ĝi estas parto de la granda mondkomunumo!
Altaf Gohar(巴基斯坦,中小企业国家协调委员会执行委员):
75年前,中华人民共和国宣告成立。此后,中国人民克服重重困难,不断前行,今天,已成为世界重要经济体。一个国家的发展离不开领导人的引领。中国人民拥有像毛泽东等带领人民独立自主的领导者——如今毛主席已经看到,他想要达成的目标实现了。当今时代,新一代领导人致力于实现民族复兴、和平稳定和经济发展。中国是世界上少有的、在经济衰退的大潮下依旧能保持经济高速运行的国家,这要归功于安全的国家资金储备和宽松的工业发展政策。
Antaŭ sepdek(kvin) jaroj, ĉe la fino de la interna milito, la Ĉina Popola Respubliko fondiĝis, post tio ĝi trapasis diversajn malfacilojn kaj progresis, kaj hodiaŭ ĝi aliĝis al la vicoj de la grandaj ekonomiaj potencoj de la mondo. Prave oni diras, ke nacioj vojaĝas al siaj cellokoj sub la gvidado de siaj gvidantoj. Estas la sorto de la ĉina nacio havi gvidanton kiel Mao Zedong kiu fidele gvidis sian nacion de sendependeco. Li atingis la cellokon, kie li povis klare vidi sian celon. La nuna ĉina gvidantaro laboras sub la gvidprincipoj de nacia reprosperiĝo, paco kaj ekonomia disvolviĝo. Ĉinio estas unu el la malmultaj landoj en la mondo, kiu administris sian ekonomion malgraŭ la plej malbona internacia recesio, kiu eblis nur danke al sekuraj valutaj rezervoj kaj ampleksa politiko de industria disvolviĝo.
Anatolij Ionesov(乌兹别克斯坦):
我在拥有2760年历史的、联合国教科文组织世界遗产城市撒马尔罕古城,值此中华人民共和国成立75周年国庆之际,向您和您的家人、同事以及全体中国人民致以衷心的祝贺和良好的祝愿!
El antikva 2760-jara Samarkando, la urbo de Monda Heredaĵo de UNESKO, mi sendas al vi, al viaj familianoj kaj kolegoj kaj al la tuta ĉina popolo, miajn plenkorajn gratulojn kaj bondezirojn okaze de la proksimiĝanta vialanda nacia festo -- la 75-a datreveno de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko!
祝愿您们身体健康,生活愉快,平安幸福,成功美满,祖国繁荣昌盛!
Mi deziras al vi ĉiuj bonan sanon kaj vivĝojon, pacon kaj bonfarton, feliĉon kaj multajn pliajn sukcesojn en daŭra prosperigo de via lando!
如您所知,世界语在我们的合作中也发挥着重要作用——这种语言带来了各国人民的友谊和文化之间的相互理解,有效地为创造地球上更美好的世界做出贡献——地球是我们共同且唯一的家。
Kiel vi scias, gravan rolon en nia kunlaboro ludas ankaŭ Esperanto -- la lingvo, kiu proksimigas, interkomprenigas kaj amikigas popolojn kaj kulturojn, efike kontribuante al kreado de pli bona mondo sur la Tero -- nia komuna kaj unusola Hejmo.
乌兹别克斯坦人民和中国人民之间友谊和全面合作万岁!
Vivu kaj daŭre floru amikeco kaj ĉiuflanka kunlaboro inter la popoloj de Uzbekio kaj Ĉinio!
Pablo León(阿根廷):
值此中华人民共和国成立75周年之际,我谨向大家致以最诚挚的祝贺和良好的祝愿。中国拥有丰富的历史和文化,不仅已经成为经济和科技大国,而且成为国际舞台上的重要角色。
En ĉi tiu grava okazo de la 75-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, ni volas esprimi niajn plej sincerajn gratulojn kaj bondezirojn al vi ĉiuj. Ĉinio, kun sia riĉa historio kaj kultura heredaĵo, fariĝis ne nur ekonomia kaj teknologia giganto, sed ankaŭ grava aktoro sur la internacia scenejo.
我们相信,能力越大,责任越大。中国有机会、也有责任引领世界走向更加和平、公正、可持续的未来。我们希望中国人民在中国领导人的带领下,继续为全人类的福祉而努力,推动各国之间的合作、理解与和平。
Ni kredas, ke kun granda potenco venas granda respondeco. Ĉinio havas la ŝancon kaj la devon gvidi la mondon al pli paca, justa kaj daŭripova estonteco. Ni esperas, ke la ĉina popolo, sub la gvidado de siaj estroj, daŭre laboros por la bono de la tuta homaro, antaŭenpuŝante kunlaboron, komprenon kaj pacon inter ĉiuj nacioj.
我们世界语者,为能够成为这个通过相互理解和友谊努力建设更美好世界的全球共同体的一部分而骄傲自豪。我们祝愿您们事业成功、昌盛繁荣,并期待我们共同建设的美好未来。
Ni, esperantistoj, estas fieraj esti parto de ĉi tiu tutmonda komunumo, kiu strebas al pli bona mondo per interkompreniĝo kaj amikeco. Ni deziras al vi ĉiuj sukceson kaj prosperon en viaj klopodoj kaj atendas kun ĝojo la estontecon, kiun ni kune konstruos.
Petik János(匈牙利):
值此中华人民共和国成立75周年之际,我向我们的中国朋友表示祝贺,并祝愿他们坚持不懈地建设一个和平、安全的世界,在这个世界上,各国以经济互助的崇高原则团结在一起(在金砖国家集团框架内),维护地球生态平衡,而不是不断自私地凌驾于其他国家之上。
Okaze de la proksimiĝo de la naskiĝtago de ĈPR mi gratulas al niaj ĉinaj amikoj kaj deziras persiston en ilia klopodo por paca, pli sekura mondo en kiu la landojn kunligas la nobla principo de reciproka helpado ekonomie (enkadre de BRICS k.s.), gardado de ekologia ekvilibro de nia planedo anstataŭ senĉesa klopodo egoisme superi aliajn landojn.
Paolo Omodei-Zorini(意大利):
最亲爱的中华人民共和国,生日快乐!75年对于一个国家来说并不算长,但是像我们意大利一样,你们也有数千年的历史。我时常说,我的家里也有一点中国气息:首先是我家最可爱的沙皮狗Olivero,它有中国血统;为了健康,我坚持练习太极拳和气功——很幸运,我能够欣赏到这些美丽的中国传统文化!
Plej Kara Ĉina Popola Respubliko, Feliĉan Naskiĝtagon! 75 jaroj ne estas longa tempo por nacio sed, kiel nia Italio, ankaŭ vi havas miljaran historion. De tempo al tempo mi diras, ke ankaŭ en mia familio estas iom da Ĉinio: fakte la plej dolĉa inter ni estas Olivero, la Ĉina ŜarPei-hundo kaj ankaŭ, por teni min, mi praktikas Taiĝiĉuanon kaj Ĉigongon: ili estas belaj ĉinaj tradicioj kiuj feliĉe ni ankaŭ povas aprezi!
Joel Muhire(刚果民主共和国):
祝中华人民共和国75岁生日快乐,国家繁荣昌盛,持久和平。
Mi deziras feliĉan 75-jariĝon de la Ĉina Popola Respubliko, prosperon al via lando, kaj daŭran pacon.
Luigia Oberrauch Madella(意大利):
祝贺中华人民共和国迎来75岁华诞。
Gratulojn al la Ĉina Popola Respubliko pro la celebrado de ĝia 75-a naskiĝtago.
我很高兴中国正在与其他国家合作前行,确保地球上各国人民之间的和平与合作。
Mi ĝojas pro la fakto, ke ĈPR agadas kune kun aliaj ŝtatoj por zorgi pri paca kunlaboro inter la popoloj de nia planedo.
Vilhelmo Lutermano(德国):
75年来,人们对美好世界的希望与日俱增!
75 jaroj da kreskanta espero por la deca mondo!
分享到: