协会动态
+ 查看更多
世界语童书导读——《张良拾鞋》《司马光砸缸》《名医拜师》+ 查看更多
世界语童书导读——《张良拾鞋》《司马光砸缸》《名医拜师》
+ 查看更多
发布日期:2024-08-19 11:00
今天世语君选出的三本童书《张良拾鞋》《司马光砸缸》《名医拜师》是家喻户晓的中国传统故事。让我们一边学习世界语,一边温习中华传统文化的魅力吧!
En la 1990aj jaroj la Ĉina Esperanto-eldonejo eldonis serion da porinfanaj libroj (broŝuretoj), kiuj temas pri klasikaj rakontoj de antikva Ĉinio kaj estis esperantigitaj de veteranaj esperantistoj. La rakontoj estas konataj verkoj de la ĉina kulturo, kies esenco rilatas al la virtoj de la ĉina nacio.
张良拾鞋
Levi Ŝuon

张良是西汉政治家。张良在年少的时候,有一次在桥上看见一位白发苍苍、胡须很长、手持拐杖的老翁。老翁走到张良身边,把自己的鞋子脱下,扔到桥下面,然后对张良说:“小子,下去把我的鞋取上来!”
张良很惊愕,但他强忍心中的不满,替老者把鞋取了上来。随后,老翁又跷起脚对张良说:“给我穿上!”张良觉得老人很无礼,但念他是长者,跪下把鞋给他穿上了。穿好鞋以后,老翁连谢字都没说一声,大笑着扬长而去。
一会儿,老翁又折回桥上,对张良赞叹道:“孺子可教矣。五天后黎明,与我在此相会。”张良不知何意,但还是恭敬地答应了。
五天后的黎明,张良赶到桥头,谁知老翁已经先到了,他斥责道:“和老人约定会面,却比我后到,怎么能够这样?五天后早来。”说罢扭头就走。五天后鸡刚一打鸣,张良就到了,可还是比老翁晚了一步。老翁说:“再等五天吧。” 第三次,张良索性半夜就到桥上等候。老翁高兴地说:“年轻人就应该像这样。”他拿出一本书交给张良,说:“这是一本世上少有的奇书,我一直找不到合适的年轻人来传授,现在我把它传给你!细细研读,你就会成为一个有谋略的人,就可以去实现自己的远大抱负了。”
Zhang Liang estis konsilanto de la unua imperiestro Liu Bang de Han-dinastio (206 a.K-220 p.K) kaj faris elstarajn kontribuojn por establi la dinastion. En knabeco, iutage Zhang Liang renkontis sur ponto blank-barban maljunulon. La maljunulo demetis sian ŝuon kaj ĵetis ĝin sub la ponton. Li sin turnis kaj diris al Zhang Liang levi la ŝuon. La junulo estis ofendita de la malĝentilaĵo, sed li pensis, ke la maljunulo ja estas grandaĝa, do li decidis levi la ŝuon malgraŭ la aroganteco. Nekredeble estas, ke la maljunulo etendis sian piedon kaj ordonis Zhang Liang surmeti la ŝuon al lia piedo. Post kiam Zhang Liang faris tion, la maljunulo stariĝis, ekridetis kaj foriris, lasinte neniun dankvorton. Kiel strange estis la maljunulo! Do Zhang Liang sekvis la maljunulon por 500 metroj. La maljunulo haltis kaj turnis al li, dirante: "Vi estas klerigebla. Vizitu min ĉi tie ĉe tagiĝo post kvin tagoj!" Kiam Zhang Liang venis al la celloko post kvin tagoj, li vidis, ke la maljunulo jam atendas tie. Zhang Liang ricevis riproĉon pro sia malfrua veno. La maljunulo postulis lin veni denove post kvin tagoj. Ĉi-foje Zhang Liang atingis la lokon meznokte kaj ricevis laŭdon. La maljunulo donis al li libron pri milita strategio. Zhang Liang diligente legis la libron kaj helpis Liu Bang fariĝi la unua imperiestro de la dinastio Han.
Tra la rakonto, ni povas scii, ke antikvaj ĉinoj respektas grandaĝulojn, ĉar ili posedas trezorajn sciojn, konojn kaj spertojn heredindajn por la juna generacio. Ankaŭ pacienco kaj racio estas alte taksataj karakteroj. Tiaj homoj kapablas plenumi grandajn taksojn, kiel starigi dinastion, venki en milito kaj tiel plu.
司马光砸缸
Rakonto pri Sima Guang

司马光和一群小孩子在庭院里玩,一个小孩站在大缸上面,失足跌落缸中被水淹没,其他的小孩子都跑掉了,只有司马光拿石头砸开了缸,水从中流出,小孩得救。
Sima Guang estis politikisto kaj historiisto en la Norda Song-dinastio (960-1127). En sia infaneco, Sima Guang kaj liaj amikoj ludis en korto, subite iu petolema knabo falis en hom-altan akvokuvon. Aliaj knaboj konsterniĝis de tio, ne sciante kion fari kaj forkuris pro timo. Nur Sima Guang restis. Li grimpis sur la randon de la akvokuvo kaj provis eltiri la knabon, sed ne sukcesis pro malgranda forto. Sima Guang kuris serĉi plenaĝulojn. Survoje li stumblis sur granda ŝtono kaj falis. Vidinte la ŝtonegon, li ekhavis ideon. Li prenis la ŝtonon, rekuris al la kuvo. Kun la tuta forto li batis la kuvon per la ŝtono. La kuvo rompiĝis, la akvo elfluis kaj la knabo estis savita.
Oni povas diri, ke tiu ĉi rakonto estas konata de preskaŭ ĉiuj ĉinoj, ĉar ĝi troviĝas ne nur en klasikaj rakontoj en antikva Ĉinio, sed ankaŭ en nunaj lernolibroj de bazlernejoj, kio prezentas la saĝon, kuraĝon kaj racion de infanoj. Infanaĝa Sima Guang estas unu el la modeloj de ĉinaj infanoj.
名医拜师
Serĉi instruanton

康熙年间,一个做木材的生意人找到当地名医叶天士看病,叶天士看了一眼病人,就劝他早点回家,否则连亲人都见不上面了。商人恳求叶天士开药,叶天士直言道:“你已病入膏肓。如果有人能治好你的病,你尽管来砸我招牌。”不料,次年商人不仅没死,还真来砸了招牌。叶天士很吃惊,他问商人,是哪位高人治好了他。商人说,金山寺的长老救了他一命。叶天士立马关门停诊,乔装成病人,上山拜师去了。
Tempo venis al la dinastio Qing (1616-1911), en la urbo Suzhou loĝis fama kuracisto Ye Tianshi. Iutage, ligna komercisto vizitis lin. Je la unua rigardo, Ye diris al la komercisto: "Tuj revenu hejmen, alie vi probable ne vidos viajn familianojn." La komercisto petis Ye skribi al li recepton, sed Ye rifuzis kaj aldonis: "Via malsano nekuraceblas. Se iu resanigos vin, vi povos rompi la ŝildon de mia kuracejo!" Pasis unu jaro. La komercisto revenis kaj rompis la kuracejan ŝildon de Ye. Surprizite, Ye demandis al la komercisto, kiu majstra kuracisto sanigis lin, kaj sciis, ke maljuna bonzo en Jinshan-templo savis la vivon de la komercisto. Ye bone konsciis, ke lia kuracarto ankoraŭ ne estas perfekta, li devas lerni de la bonzo. Frumatene de la sekvanta tago li fermis sian kuracejon kaj ekiris al Jinshan-templo.
Jen la rakonto celas diri al ni, ke homoj devas esti ĉiam modestaj, fiereco estas malamiko de ĉiuj, kaj lernado estas senlima kaj senfina.
这三本书和其他儿童世界语读物可以在我们的微店里买到。请扫描下图二维码,进入微店。

分享到: