协会动态
+ 查看更多
2024年世界语日:为了一个所有语言平等、没有语言歧视的世界+ 查看更多
2024年世界语日:为了一个所有语言平等、没有语言歧视的世界
+ 查看更多
发布日期:2024-07-26 10:00

7月26日是世界语创立日,我们通常把它称作世界语的“生日”。世界语为增进和平、友好交流而生,并不企图取代任何现有民族语,也不干涉各民族的内部生活。这门只有137年历史的年轻语言是使用人数最多的人造语言。面对当今国际社会仍然存在语言歧视、语言使用不平等的现象,我们应当如何应对?值此世界语创立日之际,国际世界语协会特此发布了一封公开信,向大家发出呼吁:

《人权宣言》第二条明确规定:“人人有资格享有本宣言所载的一切权利和自由,不分种族、肤色、性别、语言、宗教、政治或其他见解、国籍或社会出身、财产、出生或其他身份等任何区别。”
La artikolo 2-a de la deklaracio pri homaj rajtoj, klare asertas, ke "ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato."
《人权宣言》本身明确谴责了剥夺人民、群体、族裔、弱势人群、政治上无影响力人群的语言权利的行为,并积极肯定了反对语言歧视的必要性。
Tio en si mem klare kondamnas la neadon de lingvaj homaj rajtoj al popoloj, grupoj, etnoj, komunumoj malgrandaj, malfortaj, politike ne influaj, kaj pozitive asertas la bezonon batali kontraŭ lingva diskriminacio.
什么是语言歧视?每当更强大、更有权力、受过更多教育、更富有的人用自己的母语与其他不使用这一语言作为母语的人交谈时,这种情况就会发生。如果非母语的使用者有外语能力的话,他就需要试图理解并尝试作出回答。这就是对他人的不公平待遇,与古老的奴隶制、歧视女性、任意屠杀弱者、对弱国的经济剥削、种族主义和其他类似的不公正一样。
Kio estas lingva diskriminacio? Ĝi okazas ĉiufoje kiam homoj pli fortaj, pli potencaj, pli kleraj, pli riĉaj parolas en siaj gepatraj lingvoj al aliaj alilingvaj homoj, kiuj provu kompreni kaj provu respondi, se ili kapablas. Temas pri maljusta traktado de aliaj homoj, kiu estas same antikva kiel sklaveco, malalta taksado de virinoj, senpuna mortigo de malfortuloj, ekonomia ekspluatado de malfortaj landoj, rasismo, kaj similaj maljustaj praktikoj.
但是,这与其他形式的歧视相比有所不同,那就是:语言歧视往往不被歧视者所注意,甚至被歧视者也察觉不到。
Sed estas unu diferenco kompare kun aliaj diskriminacioj: lingva diskriminacio estas ofte ne rekonata de tiuj, kiuj diskriminacias kaj eĉ de tiuj, kiuj estas diskriminaciataj.
联合国本身是唯一适用于全球各国的对话平台,但它并没有完全落实人权宣言的要求,即:人人平等地理解他人与被理解。它有多种主要语言作为官方语言,但实际运用中只使用其中的几种最主要语言。因此,它往往只听取世界上能够以这些主要语言做出回应的一小部分人的意见。难道这就是动员世界各国公民解决全球重要问题(例如可持续发展目标、气候对话或寻求和平)的最有效方式吗?
Unuiĝintaj Nacioj mem, kiu estas la sola dialogo-punkto, pri kiu disponas nia planedo, ne plene aplikas tion, kion la deklaracio pri homaj rajtoj implicis: ĉies egaleco kompreni kaj esti komprenata. Ĝi havas kelkajn grandajn lingvojn kiel oficialajn lingvojn, sed fakte ĝi utiligas nur kelkajn el la plej grandaj por paroli al la mondo. Sekve, ĝi emas aŭskulti nur tiun etan parton de la mondo, kiu kapablas respondi en tiuj plej grandaj lingvoj. Ĉu tio estas la plej efika maniero por mobilizi mondajn civitanojn por atingi solvon de monde gravaj problemoj, ekzemple la Celoj por Daŭripova Evoluigo, la dialogo pri la klimato aŭ la serĉo de paco?
一些非洲政治家明确认可了使用母语与民族发展之间的关系,例如朱利叶斯·尼雷尔和纳尔逊·曼德拉都曾说过:“如果你用一个人能理解的语言与他交谈,你就是在对他的头脑说话,但如果你用他本人的语言和他说话,你就是在和他的心灵交流。”
Kelkaj gvidaj afrikaj politikistoj tute klare agnoskis la rilaton inter la uzo de gepatraj lingvoj kaj evoluo, kiel Julius Nyerere kaj Nelson Mandela, kiu iam diris: "Se vi parolas al homo en lingvo, kiun li komprenas, vi parolas al lia kapo, sed se vi parolas al li en lia lingvo, vi parolas al lia koro."
我们需要鼓舞人心来实现联合国的目标。
Kaj ni bezonas mobilizi la korojn ĉirkaŭ la celojn de Unuiĝintaj Nacioj.
世界语是中立的语言,可能无法立即被大规模使用,但值得我们去关注。因为世界语创立的初衷就是为了每个人都拥有说自己语言的权利,不承担来自主要语言的压力。世界语的诞生是为了让所有语言都能生存,让不同语言群体之间能够在没有彼此压力的情况下以平等的方式、没有歧视地进行对话。
La solvo, kiun proponas la parolantoj de la neŭtrala monda lingvo Esperanto estas eble tro estonteca por esti tuj aplikata grandskale, sed indas interesiĝi pri ĝi, ĉar ĝi estas lingvo kreita por ke en la mondo ĉiu rajtu paroli sian lingvon ĉe si sen la premo de grandaj lingvoj. Esperanto estis kreita por ke ĉiuj lingvoj vivu, kaj por ke la dialogo inter malsamlingvaj grupoj okazu sen premo de unu al la alia sed en egaleca maniero, sen diskriminacio.
在今年7月26日的世界语日之际,我们的目的并不是要大家只是为了学习另一种语言而学习世界语,即使这相对更容易,而是希望大家了解什么是语言歧视,谁在实施这种歧视,以及如何通过平等沟通来克服它。
Ni ne alvokas, okaze de la ĉi-jara Tago de Esperanto, la 26-an de julio, ke vi lernu Esperanton simple por lerni plian lingvon, eĉ se ĝi estas relative facila, sed por kompreni kio estas lingva diskriminacio, kiu praktikas ĝin kaj kiel oni povas superi ĝin per egaleca komunikado.
分享到: