协会动态
+ 查看更多
世文 | 跟着拉斐尔看北京的年味儿 + 查看更多
世文 | 跟着拉斐尔看北京的年味儿
+ 查看更多
发布日期:2024-02-23 16:30
龙年春节期间,世语君的同事拉斐尔(Rafael Henrique Zerbetto)在北京过年,今年他有哪些发现呢?
Drakoforma lanterno en Pekino dum Printempa Festo!
北京春节的龙灯
Feste al la alveno de la Jaro de Drako laŭ la tradicia ĉina lunkalendaro, estis inaŭgurita en Shichahai de Pekino 100-metra lanterno en formo de drako. Nokte la drako fermas kaj malfermas siajn okulojn, kaj piedirantoj povas promeni sub la lanterno por vidi ĉiujn detalojn de ĝi. La lanterno allogis multajn homojn dum la ferio de la Printempa Festo.

Drako kun fermitaj okuloj

Vizitantoj amuziĝas ĉe la kapo de la drako

Vizitanto pozas por foti sub la longa lanterno

Panorama foto el alia flanko de la lago montras la tutan lanternon brilantan dum la nokto
Templaj foiroj en Pekino dum Printempa Festo
北京春节的庙会
Krom familia renkontiĝo, multaj ĉinoj ankaŭ havas la kutimon viziti templon dum la Printempa Festo por bruligi incenson kaj preĝi por aŭspicia nova jaro. Por provizi manĝaĵon kaj aliajn bezonaĵojn al tiuj homoj, komercistoj komencis estigi budojn proksime al temploj, kaj tiel naskiĝis la templaj foiroj. Nuntempe tiuj foiroj okazas ne nur ĉe temploj, sed ankaŭ en turismejoj, amuzparkoj, butikumcentroj ktp. Kiel tradicio de la Printempa Festo, templaj foiroj allogas multajn homojn. Jen fotoj de templaj foiroj en Pekino en 2024.

Homo amuziĝas per ludo en templa foiro

Homoj promenas en templa foiro

Vendisto ĉe sia budo en templa foiro

Pupoj de Bing Dwen Dwen, maskoto de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022, speciale vestita por la Jaro de Drako, en templa foiro
(Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto)
分享到: