协会动态

国际世协2024年国际教育日致辞(1月24日)

发布日期:2024-01-24 19:00

从个人福祉、公民身份到经济增长、减少不平等和社会团结,教育和知识的传递以多种方式丰富着人类社会。它让人们了解自己的文化,并充分参与社会的经济、政治活动。通过全民教育,人们可以实现愿望并找到改善生活的方法。
Edukado, kaj la transdono de scio, riĉigas la homan socion laŭ amaso da manieroj, ekde individua bonfarto kaj civitaneco, ĝis ekonomia kresko, redukto de malegaleco kaj socia unuiĝo. Ĝi permesas al homoj kompreni sian kulturon kaj plene partopreni, ekonomie kaj politike, en socio. Per edukado por ĉiuj, oni realigas aspirojn kaj trovas vojojn por vivi pli bone.

2024年联合国教科文组织的国际教育日主题是“教育促进持久和平”。源于歧视、种族主义和仇恨的暴力会助长冲突并引发新的战争,为应对暴力,我们需要通过启蒙和教育加强关于和平的承诺。
La temo de Unesko por 2024 estas "edukado por daŭra paco". Por kontraŭbatali perforton surbaze de diskriminacio, rasismo kaj malamo, kiuj kreskigas konfliktojn kaj aperigas novajn militojn, ni bezonas plifortigi devontigon al paco, unuavice per klerigo kaj edukado.

教育在社会中发挥着至关重要的作用。教育是人权,也是社会责任。良好的教育传播知识,培养学生的价值观、态度、技能和行为,使其成为当地的和平践行者。持久的和平需要通过人权、民主治理、对话、团结与合作来实现。
Edukado ludas esencan rolon en la socio. Ĝi estas homa rajto kaj publika respondeco. Bona edukado disvolvas sciojn, kaj kultivas en la lernantoj valorojn, sintenojn, kapablojn kaj kondutojn por fariĝi pacaj agantoj en siaj komunumoj. Daŭra paco bezonas realigon de homaj rajtoj, demokratian regadon, dialogon, solidarecon kaj kunlaboron.

为了充分实现这些目标,多语言教育是至关重要的:母语读写的能力,深入地、有规律地使用多种语言,包括在某一特定国家经常使用的语言,不同语言的日常使用,通过国际通用语言理解不同的文化,终身学习。使用多种语言有助于培养国际意识和学习人类共存的艺术和科学。
Por plena realigo de tiuj celoj, plurlingva edukado estas esenca: alfabetigo en la gepatra lingvo, profundiĝo kaj regula uzo de pluraj lingvoj, inkluzive de tiuj regule uzataj en la koncerna lando, ĉiutaga uzo de malsamaj lingvoj, interkultura interkompreniĝo per internacie konataj lingvoj, kaj lernado tra la tuta vivo. Multlingvismo grave kontribuas al internacia konscio, kaj al lernado de la arto kaj scienco de homa kunvivado.

我们特别建议通过世界语进行上文提到的相关学习。世界语可以促进不同地域人们之间的团结,民族和团体间的相互理解和尊重。世界语开辟的道路通向广袤的文化财富,将不同国家的人民连接在国际社会。国际世协为人类和平团结在一起而努力工作。我们也联合具有类似目标的其他组织。例如,自1905年以来,每年世界语者会召开国际世界语大会。2024年,国际世界语大会将首次在非洲举行,举办地为坦桑尼亚的阿鲁沙。
Ni speciale proponas tiun lernadon pere de Esperanto. La internacia lingvo ebligas antaŭenigi senton de solidaro inter malsamdevenaj homoj, kune kun interkompreno, kaj estimo inter nacioj kaj komunumoj. Esperanto malfermas la vojon al vasta kultura riĉeco, kaj al internacia socio kiu kunligas homojn el amaso da landoj. Nia Asocio forte laboras por proksimigi la homojn en paco. Ni ankaŭ alianciĝas kun aliaj similcelaj organizoj. Parolantoj de Esperanto, ekzemple, renkontiĝas ĉiujare en la Universala Kongreso de Esperanto ekde 1905. En 2024, unuafoje, la kongreso okazos en Afriko, en Aruŝo, Tanzanio.

(来源:国际世协网站uea.org)

分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.