协会动态

国际和平日 | 国际世协向联合国致信

发布日期:2023-09-21 18:00

Ekde registaroj ĝis ordinaraj civitanoj, ni ĉiuj devas decidi pri paco. La ĉi-jara temo por la Tago de Paco estas "Agado por paco: Nia ambicio por la Celoj por Daŭripova Evoluigo". Por atingi tiujn Celojn ni bezonas pacon; samtempe la Celoj proponas bazon por daŭripova paco inter popoloj kaj homoj.

我们每个人都应该选择和平,无论是个人还是政府。今年和平日(9月21日)的主题是“以行动促和平:我们实现全球可持续发展的决心”。为了实现这些目标,我们需要和平;同时,这些目标也为各国人民之间的可持续和平奠定基础。

La Tago de Paco estas okazo por unuiĝi cele al plifortigo de kulturo de paco. En tiu tago ni petas observon de batalhalto en militoj kaj konfliktoj cele al senperforta solvo de malakordoj. Ni rekonsideru militajn solvojn al disputoj kaj ni subtenu pacon, surbaze de homaj rajtoj kaj malferma dialogo trans lingvaj baroj, kiel pli bonan solvon.

和平日是团结起来加强和平文化的机会。在这一天,我们呼吁停止战争和冲突,以非暴力手段解决分歧。让我们慎重以军事手段解决争端,我们支持和平,支持在尊重人权的基础上以开放对话做为更好的解决方案。

Kiel tamen unueca homaro, ni alfrontas multajn defiojn. Militoj, klimataj ŝanĝoj, malriĉeco, malsano kaj malsato alportas neelteneblajn suferon al milionoj da homoj. Ni bezonas pacon kaj unuiĝon por venki malfacilaĵojn kaj atingi pli justan, egalan kaj sekuran estontecon kie komunikado estas malferma, honesta, kaj egaleca.

作为人类命运共同体,我们面临着许多挑战。战争、气候变化、贫困、疾病和饥饿给数百万人带来难以忍受的痛苦。我们需要和平与团结来克服困难,迈向更加公正、平等和安全的未来,未来人们可以开放、诚实、平等地沟通与交流。

Militoj kaj malamikecoj havas materiajn kaj kulturajn kialojn. Por ekfini la materiajn kialojn de konfliktoj necesas redukti malegalecon. Por ekfini la kulturajn kialojn de malamo necesas agnoski nian komunan homecon kaj niajn respondecojn kiel komunaj zorgantoj pri nia planedo. Por komenci tiun alproksimigon, necesas komune paroli kaj, surbaze de tiu konversacio, komune agi, konstrui kaj konservi. La Internacia Lingvo Esperanto, per sia komuna bazo kaj siaj parolantoj tra la tuta mondo, proponas vojon al la unueco en diverseco, kiun la homaro celu.

战争和敌对行为有物质和文化原因。促进平等是在物质层面消除冲突的有效途径。认识我们共同的人性和我们作为地球守护者的责任,则是消除文化层面仇恨的必由之路。为此,在共同行动、构建和维护和平的基础之上我们要共同发声。世界语通过共同基础和世界各地的使用者,为人类实现多样性中的统一提供了途径。

La kontribuo de Esperanto al paca mondo estas ĝuste alproksimiĝo inter homoj per komuna lingvo, aldone al lokaj kaj naciaj lingvoj. En la movado por Esperanto, ni per interkonatiĝo agnoskas la homecon unu de la alia kaj ni aktive utiligas tiun lingvon ankaŭ subtene al la pacaj celoj de UN kaj specife al la Celoj por Daŭripova Evoluigo. "Per vojo de paco kaj harmonio ni ĉion povas krei", iam diris Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Zamenhof ja pravis. Ni do kreu pli bonan mondon por ĉiuj, kie ĉiuj estas bonvenaj kaj ĉiuj havas samajn bazajn rajtojn.

世界语对世界和平的贡献正是与地方语言和民族语言一同促进民心相通。在世界语运动中,我们彼此了解,积极使用这种语言支持联合国的和平目标,特别是可持续发展目标。世界语创始人柴门霍夫曾说:“通过和平与和谐的道路,我们可以创造一切。”柴门霍夫是正确的。让我们创造一个更加美好的世界,在那里每个人都受到欢迎,拥有相同的基本权利。

分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.