世界语万花筒

欧元和世界语者

发布日期:2023-09-17 17:00


热尔曼·皮尔洛特是比利时世界语者,他是欧盟共同货币“欧元”(eŭro)一词的提议者之一。1943年3月18日皮尔洛特出生在比利时。他做过中学和大学的法语和历史老师。
Germain Pirlot, belga esperantisto, estas unu el la proponintoj de la vorto "eŭro" por la komuna valuto de Eŭropa Unio. Li naskiĝis en la 18a de marto 1943 en Belgio kaj estis instruisto de la franca lingvo kaj historio en mezlernejo kaj altlernejo.

1970年,热尔曼·皮尔洛特通过函授课程开始学习世界语。自1972年以来,皮尔洛特同比利时世界语圈子有过一些接触,但更多的是和比利时世界语圈子以外的活跃人士进行或多或少的合作。
Germain Pirlot eklernis Esperanton en 1970 pere de koresponda kurso. Ekde 1972 iaj kontaktoj kun belgaj Esperanto-medioj, sed plej ofte agado okazas ekster la landa Esperanto-strukturo, kelkfoje kun aktivuloj, kiuj pli malpli kunlaboras laŭ siaj eblecoj.

多年来,皮尔洛特一直收集并定期发布政客支持世界语的论述。他还组织活动,动员欧洲议会议员学习世界语。
Pirlot dum multaj jaroj kolektis kaj regule publikigis informojn pri simpati-esprimoj de politikistoj pri Esperanto. Li ankaŭ organizis varbadon por Esperanto ĉe anoj de la Eŭropa Parlamento.



1980年到1987年之间,他是比利时报纸《最后一小时》世界语专栏编辑。1977年至1992年,皮尔洛特收集并发布各大学正式开设世界语课程的信息。2002年,他重新开始发布这类信息。皮尔洛特从1983年国际科学院成立之日起就是该组织的成员。他还成立了以他名字命名的奖项,支持用世界语创作的科学作品。
Inter 1980 kaj 1987 li estis kronikisto pri Esperanto por la belga ĵurnalo La Derniere Heure (La Lasta Horo). De 1977 ĝis 1992 Pirlot kolektis kaj publikigis informojn pri oficialaj Esperanto-kursoj ĉe universitatoj. En 2002 li reaktivigis tiun servon. Pirlot estas ano de AIS de ties fondo en 1983. Li fondis premion, kiu subtenas sciencajn verkojn en Esperanto.

皮尔洛特在1995年8月4日给欧盟委员会主席雅克·桑特的信中提议,以“euro”(欧元)来命名新的欧洲货币。桑特在1995年9月18日的回信中感谢皮尔洛特的这一建议,并在1995年12月在马德里召开的欧盟首脑会议上正式接受了“euro”这个名字。
En sia letero de la 4-a de aŭgusto 1995 Pirlot proponis al la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jacques Santer doni la nomon "euro" (eŭro) al la nova eŭropa mono. En sia letero de la 18-a de septembro 1995 Santer dankis s-ron Pirlot pro tiu sugesto kaj la nomo "eŭro" estis oficiale akceptita en la Eŭropa Ĉefkunveno en decembro 1995 en Madrido.

1999年1月1日,欧元成为当时只有11个欧元国家的正式货币:从那时到2002年,欧元只能用于银行卡或银行支票支付。自2002年1月1日,欧元的纸币和硬币出现了,欧元才开始流通。
La eŭro estis enkondukita la 1-an de januaro 1999 kiel oficiala monunuo de la tiamaj 11 "eŭro-landoj": de tiam ĝis 2002 oni povis pagi en eŭroj nur per bankkarto aŭ bankĉeko. La eŭro fariĝis mantuŝebla nur ekde la 1-a de januaro 2002, kiam aperis la biletoj kaj moneroj.

欧元是欧盟的主要货币。欧元是奥地利、比利时、爱沙尼亚、芬兰、法国、德国、希腊、西班牙、爱尔兰、意大利、塞浦路斯、克罗地亚、拉脱维亚、立陶宛、卢森堡、马耳他、荷兰、葡萄牙、斯洛伐克、斯洛文尼亚的唯一货币,这些国家构成了欧洲货币联盟。这些国家被称为欧元区、欧元集团,甚至是欧元国家。
La eŭro (EUR, €) estas la ĉefa monunuo de Eŭropa Unio: ĝi estas la sola valuto de Aŭstrio, Belgio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgio, Malto, Nederlando, Portugalio, Slovakio kaj Slovenio, el kiuj konsistas EMU (Eŭropa Mona Unio). Tiun ĉi lando-grupon oni nomas Eŭrozono, Eŭrogrupo aŭ eĉ Eŭrolando.



欧元硬币共分8种面值:1欧分、2欧分、5欧分、10欧分、20欧分和50欧分,1欧元和2欧元;纸币有7种面值:5欧元、10欧元、20欧元、50欧元、100欧元、200欧元和500欧元。
Al la eŭro apartenas ok moneroj: de 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 cendoj, 1 kaj 2 eŭroj; kaj sep biletoj: de 5, 10, 20, 50, 100, 200 kaj 500 eŭroj.

纸币上的图案是根据七个不同建筑风格设计而成的虚拟的桥梁、拱门。硬币背面有19个图案。每个国家都有权选择欧元硬币背面的图案。
Sur la biletoj estas bildoj pri fikcia ponto kaj pordegoj laŭ sep diversaj arkitekturaj stiloj. Ĉiu monero havas 19 diversajn bildojn dorsflanke. Ĉiu lando rajtis elekti desegnojn por la dorsa flanko de siaj eŭro-moneroj.

因此,欧元和世界语有一个共同点:欧元这个名字是世界语者起的。不过它们有一个主要区别:欧元取代了之前的货币,而世界语尊重所有的语言,在完全中立和民主中实现跨文化接触的可能。
La eŭro do havas ion komunan kun Esperanto: la nomon donis al ĝi esperantisto. Tamen estas unu grava diferenco: dum la eŭro malaperigis la antaŭajn valutojn, Esperanto respektas ĉiujn lingvojn kaj ebligas interkulturajn kontaktojn en plena neŭtraleco kaj demokratio.

分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.