世运文库
+ 查看更多
国际世协理事、前副主席 Claude Nourmont 去世+ 查看更多
国际世协理事、前副主席 Claude Nourmont 去世
+ 查看更多
发布日期:2022-03-01 09:30

La 25-an de februaro 2022 forpasis sinjorino Claude Nourmont. Ŝi estis iama prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) (1975-1977 ), iama vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj multe agadis pri edukado, kongresoj kaj kulturo. Dum longa tempo ŝi estis komitatano de UEA.
2022年2月25日,国际世界语协会理事、前副主席 Claude Nourmont 女士去世。她曾任国际青年世界语协会(TEJO)主席(1975-1977)和名誉主席,在教育、会议和文化方面非常活跃,并长期在国际世协委员会中任职。
Al ŝia edzo, Brian Moon, UEA profunde kondolencas. La asocio alte taksis, ke Claude Nourmont "sendube estis kaj estos inter la plej elstaraj aktivuloj, kiujn povus havi Universala Esperanto-Asocio". La radikoj de ŝiaj agadoj en TEJO portis al UEA la junecan certecon, ke ĉiam eblas revi kaj esperi, kaj povas konstante kaj fruktodone labori. Por multaj generacioj ŝia agado estas signifoplena.
国际世协向 Claude Nourmont 的丈夫 Brian Moon 致以最深切的哀悼。国际世协高度评价 Claude Nourmont,“毫无疑问,她过去、将来都是国际世界语协会最杰出的活动家之一。”她在国际青年世协的活动给国际世协带来了属于青年的确定性,即梦想和希望总是可能的,并且可以通过持之以恒的工作取得成果。她的工作对几代世界语者都意义重大。
Claude Nourmont (naskiĝis la 23-an de oktobro 1945, mortis la 25-an de februaro 2022) estis franca instruistino kaj esperantistino, loĝanta en Luksemburgo, honora prezidanto de TEJO, redaktoro de la revuo Monato (rubriko Arto) de 2005 ĝis 2022, kaj vicprezidanto de UEA de 2004 ĝis 2013. Dum multaj jaroj ŝi estis komitatano de UEA (C kaj A por Francio) kaj estrarano pri kulturo, kongresoj kaj edukado. Ŝi respondecis kiel prezidanto de LKK por la Universala Kongreso en Montpellier en 1998. Ŝia edzo Brian Moon estas angla esperantisto, emerita profesia tradukisto laborinta ĉe la Eŭropa Komisiono en Luksemburgo; vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, prezidanto de la Luksemburga Esperanto-Asocio, unu el la lingvaj reviziantoj de Monato.
Claude Nourmont 生于1945年10月23日,逝世于2022年2月25日,是居住在卢森堡的法语教师和世界语者。担任国际青年世协名誉主席,自2005年起任月刊 Monato 艺术专栏编辑,2004年至2013年任国际世协副主席。多年来,她一直担任国际世协执委(代表法国,C级和A级)和文化、会议和教育委员会成员。她于1998年担任法国蒙彼利埃国际世界语大会组委会主席。她的丈夫 Brian Moon 先生是英国世界语者,曾在卢森堡为欧盟委员会担任专业翻译工作;他是世界语学院副主席、卢森堡世界语协会主席,Monato 的语言审稿人之一。
分享到: